Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 123b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 123b (2001-05-11)

LA FORTALEZA UK TRAKTOS EKOLOGIAN TURISMON

La Estraro de UEA decidis dediĉi la 87-an Universalan Kongreson de Esperanto, okazontan de la 3-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2002 en Fortalezo, Brazilo, al ekologia turismo. La jaro 2002 estos Internacia Jaro de Ekologia Turismo, tiel ke ankaŭ en tiu jaro la UK daŭrigos la tradicion kontribui al la aktuala tema jaro aŭ jardeko de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

La vortumo de la Fortaleza temo tekstas "Diverseco: ŝanco, ne minaco". Per tio la Estraro de UEA akcentas la neceson kompreni la ekologian turismon pli vaste ol nur en rilato al la naturo. Same necesa kiel konservo de la natura diverseco estas tiu de kultura diverseco. Fundamenta aspekto de la kultura diverseco estas la diverseco de lingvoj.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz123b.htm