Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 124b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 124b (2001-05-22)

KONTAKTO VOJAĜAS

La tria numero de KONTAKTO en 2001 estas dediĉita al vojaĝado. Kun la helpo de regulaj kaj novaj kunlaborantoj ni povas ĝui ekologian tendaron en Ukrainio, veturi tra la sunsistemo kaj rajdi en Pireneoj.

Istanbulo, Bankoko kaj Nankino estas tri aziaj urboj vizitataj ĉi-numere, dum en Esperantujo vojaĝas vjetnama komencantino, veterana esperantistino kaj knabino togolanda.

En la numero aperas kiel kutime enigmo, recenzo, novelo, originala fikcio, fabelo, interesa retejo, recepto kaj pluraj aliaj facilaj kaj tre facilaj legaĵoj por komencantoj kaj progresantoj.

KONTAKTO estas abonebla ĉe la Centra Oficejo de UEA aŭ ĉe landaj perantoj. Por pli grandaj kvantoj (ekde 6 ekz.) sendataj al unuopa adreso ekzistas grandaj rabatoj.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz124b.htm