Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 127

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 127 (2001-06-19)

KOREA KNABO SUR LA SPUROJ DE PRIVAT

En 1907 la gimnaziano Edmond Privat estis akceptita de la usona prezidento Theodore Roosevelt. Okaze de la Zagreba UK la 14-jara korea esperantisto So Sanghyul sekvos liajn spurojn per renkontiĝo kun la kroata prezidento Stjepan Mesic', Alta Protektanto de la 86-a Universala Kongreso.

La patro So Jinsu, profesoro pri ekonomiko, estis inspirita de la ekzemplo de Edmond Privat dum legado de ties verkoj. Preparante sian vojaĝon "ĉirkaŭ la mondo kun Konfuceo" li informiĝis ĉe LKK, ĉu eblus aranĝi por lia filo kaj li mem akcepton ĉe prezidento Mesic' dum la UK. La oficejo de la prezidento peris pozitivan respondon de la ŝtatestro, kiu akceptos la filon kaj patron So la 23-an de julio.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz127.htm