Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 127d

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 127d (2001-06-19)

PLIA AGNOSKO DE LA ESPERANTISTA AGADO POR LINGVAJ HOMRAJTOJ

De la 16-a ĝis la 19-a de majo okazis en Sankt-Peterburgo konferenco de la Prezidenta Komisiono pri Homaj Rajtoj de Rusio kaj de la Sankt-Peterburga Centro "Strategio" kun la ĉefa temo "La homrajtaj komisionoj en la regionoj de Rusio -- la akumulita sperto kaj perspektivoj de evoluo".

Kiel reprezentanto de Rusia Esperantista Unio (REU) la konferencon partoprenis A.G. Junusov. Laŭ lia iniciato la konferenco inkluzivis en sia rezolucio rekonan mencion pri la homrajta agado de UEA kaj REU. La koncerna parto de la rezolucio tekstas:

"Partoprenantoj de la Konferenco aprezas la agadon de Universala Esperanto- Asocio kaj de Rusia Esperantista Unio en la sfero de defendo de la lingvaj rajtoj kaj firmigo de la toleremo en la mondo (ankau en la islama mondo), kaj esperas pri evoluo de la fruktodona kunlaboro".



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz127d.htm