Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 128

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 128 (2001-07-09)

1887 MEMBROJ PARTOPRENIS EN LA BALOTOJ DE UEA

Zorga rekontrolado konfirmis la grandan surprizon de la ĵusa elektado de sep Komitatanoj B de UEA: la nombro de individuaj membroj, kies balotilo revenis ĝustatempe, montriĝis identa kun la naskiĝjaro de Esperanto: 1887. La balotilo estis dissendita en majo al 6010 membroj, el kiuj do 31,4% voĉdonis.

10 balotiloj estis malvalidaj. El la voĉoj de la validaj 1877 balotiloj estiĝis jena rezulto:


Atilio ORELLANA ROJAS 1302
Marija BELOŜEVIĈ 1190
Amri WANDEL 1189
LEE Chong-Yeong 1107
WU Guojiang 1079
Aleksander KORĴENKOV 1063
Katinjo FETES-TOSEGI 1017
Vincent CHARLOT 909
Philippe CHAVIGNON 837
Christian DARBELLAY 815
Leon ROIJEN 776
Alicja LEWANDERSKA-QUEDNAU 651

Por la sep lokoj de Komitatanoj B estis elektitaj: Atilio Orellana Rojas (Argentino/Nederlando), Marija Beloŝeviĉ (Kroatio), Amri Wandel (Israelo), Lee Chong-Yeong (Korea Resp.), Wu Guojiang (Ĉinio), Aleksander Korĵenkov (Ruslando) kaj Katinjo Fetes-Tosegi (Aŭstrio). Dum la periodo 2001-2004 ili reprezentos en la supera organo de UEA la individuajn membrojn de la Asocio.

La rekorda aktiveco de 33,6% en la elektoj en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj, do ne rompiĝis. Pro malpli da kandidatoj (15 en 1998, 12 ĉi-foje) la partopreno evidente ne estis sama alloga kiel antaŭ tri jaroj. Dank' al la daŭraj instigado kaj diskonigado de la elektoprocezo fare de la Centra Oficejo, la partoprenemo tamen multe superis tiun en 1995, kiam pri 8 lokoj konkursis 11 kandidatoj kaj voĉdonis 1388 membroj.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz128.htm