
Ĝustatempe por oficiala lanĉo en la 86-a Universala Kongreso en Zagrebo aperis impona memorlibro pri Ivo Lapenna, la arkitekto kaj konstruinto de la moderna UEA, kiu komencis sian monumentan agadon por Esperanto ĝuste en la ĉi-jara kongresurbo.
Eseoj memore al Ivo Lapenna aperis sub aŭspicioj de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Ĝi estis eldonita de Torben Kehlet, al kiu la sorto tamen ne permesis vidi ĝian finan aperon. La 31-an de majo li subite forpasis dum li estis faranta, kune kun s-ino Birthe Lapenna, la lastajn prespretigajn tuŝojn pri la libro. Memorpaĝo komence de la libro omaĝas al tiu elstara Esperanto-eldonisto.
La 417-paĝa libro, redaktita de Carlo Minnaja, kunigas 47 kontribuaĵojn de 29 verkintoj. La tekstoj konsistigas fascinan mozaikon de personaj rememoroj pri homo kaj amiko kaj de studoj pri la agado de Ivo Lapenna sur plej diversaj kampoj, apud kelkaj eseoj malpli rekte ligitaj al Lapenna.
Krom plenkolora kovrila portreto de Lapenna, la allogon de la libro kreskigas abunda kolekto de fotoj el la privata kolekto de s-ino Lapenna. Akompanas la libron ankaŭ kompakta disko kun tri paroladoj de Ivo Lapenna. Tiel ankaŭ la juna generacio povas sperti la parolarton de la legenda oratoro.
La Libroservo de UEA estas la ĉefdistribuanto de la libro. Ĝia vendoprezo estas 45 eŭroj, kun triona rabato ekde samtempa aĉeto de 3 ekzempleroj. La kontribuintoj ricevas aŭtoran ekzempleron kiel donacon de UEA.