Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 129b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 129b (2001-07-10)

LA MEMBRONOMBRO DE UEA TURNIĜIS EN KRESKON

La provizora statistiko pri la ĉi-jara evoluo de la individua membraro de UEA promesas pli grandan kreskon ol eblis antaŭvidi surbaze de tio, ke la ĉi-jara UK estos pli granda ol tiu en 2000. La 30-an de junio UEA nombris 6027 kotizintajn membrojn, t.e. 291 pli ol je la sama dato pasintjare. Tio signifas, ke post unujara paŭzo la nombro de individuaj membroj povus jam ĉi-jare reatingi la limon de 7000, super kiu ĝi estis dum 13 sinsekvaj jaroj (1987-1999).



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz129b.htm