
La Libroservo de UEA registris sian plej bonan jarmezan rezulton de la lastaj jaroj. Je la 30-a de junio la sumo de la vendoj estis 46 675 eŭroj. En la periodo ekde 1995 la vendosumo de la unua jarduono variis inter 37 378 kaj 46 250 eŭroj (resp. en 1995 kaj 1999). Oni kalkulas, ke en la dua duono de la jaro la ĵus aperinta katalogo plu akcelos la vendojn kaj ke la libroservo en la UK en Zagrebo vendos pli ol tiu en Tel-Avivo. Sekve eblas prognozi, ke la tuta ĉi-jara rezulto superos tiun de 2000.