N-ro 13 (1998-09-17)
Ago-Tago sub la signo de homaj rajtoj
UEA denove alvokas al publika agado por diskonigi Esperanton dum la Internacia
Ago-Tago, sabate, la 3-an de oktobro. Ĉiu rajtas mem elekti la plej taŭgan
manieron por fari tion: per distribuado de informiloj, per ekspozicio aŭ
prelego, eĉ per demonstracio, aŭ alie. Ago-Tago estos bona okazo
por publika aktivado por ĉiuj; precipe por kluboj sed ankaŭ por
izolitaj unuopuloj. Ĉiu povos tiam partopreni en komuna tutmonda agado.
Ĉar ĉi-jare oni festas la 50-an datrevenon de la Universala Deklaracio
de Homaj Rajtoj, UEA rekomendas ligi ĝin kun la aktivado en la Ago-Tago.
Oni precipe diskonigu la gravecon de lingvo kiel fundamenta homa rajto.
Taŭgaj koncizaj materialoj por prepari sin pri tiu temo estas:
- Manifesto de Prago, kies nacilingva(j) traduko(j) krome taŭgas
ankaŭ por disdonado;
- studmaterialo Kio ni estas kaj kion ni celas, kiu enhavas klarigan
artikolon pri ĉiu el la sep tezoj de la Manifesto de Prago (prezo:
4,80 gld.);
- raporto pri la simpozio "Lingvo kaj homaj rajtoj", organizita de UEA
aŭspicie de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj, kaj ĝiaj
konkludoj kaj rekomendoj (vd. Esperanto, junio 1998, p.102-103,
aŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 2).
La Esperanta traduko de la Universala Deklaracio estas havebla ĉe UEA.
Ĝi troviĝas ankaŭ en la TTT-ejo de la Alta Komisiito de UN
pri Homaj Rajtoj (
http://www.unhĉr.ĉ/html/MENU6/1/esperant.htm).
UEA aŭspicias la nomkolektadon de Japana Esperanto-Instituto apoge
al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj al la lingvaj rajtoj. La
Ago-Tago estos bona okazo kolekti subskribojn por la alvoko de JEI. Oni
trovas ĝin en TTT (http://www2 s.biglobe.ne.jp/~jei/hp/materialo/rajto_e.htm).
Paperajn ekzemplerojn oni povas peti de UEA (fakso +31 10 436 1751) aŭ
de JEI (fakso +81 3 3203 4582). JEI celas transdoni la subskribojn al UN
la 10-an de decembro, t.e. ĝuste je la 50-a datreveno de la Deklaracio.