
Unu semajnon antaŭ la komenco de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo (21-28 julio) la kongresa administracio en la Centra Oficejo registris la lastajn antaŭkongresajn aliĝojn. Entute 1627 kongresanoj el 56 landoj. Aliĝoj estos denove akceptataj dum la UK surloke.
Kun 204 aliĝintoj la gastiganta lando Kroatio preterpasis sojle de la UK Francion (201), kiu ĝis nun tenis la unuan lokon laŭ la nombro de aliĝoj. Tre multnombre reprezentiĝos en la UK ankaŭ Japanio (165) kaj Germanio (157). Sekvas en la statistiko Italio (72), Pollando (71), Nederlando (55), Hungario (51), Britio (50), Belgio (46), Svedio (32), Brazilo (31), Svislando (30), Hispanio kaj Rusio (po 30), Usono (29), Ĉeĥio kaj Korea Respubliko (po 26), Litovio (25), Danio (21), Aŭstrio kaj Rumanio (po 20).