
La Estraro de UEA elektis novan estraron por Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) el kvin elstaraj fakuloj. La esplorfakon de UEA nun gvidas prof. Humphrey Tonkin (kunordiganto), d-ro Detlev Blanke, d-ro Mark Fettes, d-ino Ilona Koutny kaj prof. Jouko Lindstedt.
Al la publiko la plej konata agado de CED estas la ĉiujaraj Esperantogiaj Konferencoj kadre de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ĝiaj ĉefaj eldonaĵoj estas la plurlingva "Language Problems and Language Planning", eldonata en tri numeroj jare kunlabore kun la Amsterdama lingvistika eldonejo John Benjamins, kaj la novaĵbulteno "Informilo por interlingvistoj", kiu aperas kvarfoje jare.