Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 143

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 143 (2001-12-13)

HISTORIA KONTAKTO

La lasta ĉi-jara numero de KONTAKTO (6/2001) temas pri historio. Historio de manĝaĵoj, juda kulturo kaj Armenio estas kelkaj el la temoj de ĝia bunta enhavo.

Judit Felszeghy (Hungario) priskribas la fonon de pluraj tradiciaj manĝkutimoj kaj la originon de kelkaj famaj festaj pladoj. Artikoloj pri juda mezepoka muziko kaj Kabalo paralelas artikolojn pri la historio de la armena apostola eklezio kaj la pasinteco de la armena ŝtato.

Gotou Humihiko (Japanio) demandas ĉu vere Esperanto estas facila lingvo -- aŭ ĉu nur por eŭropanoj. Pasporta Servo, unu el la plej popularaj Esperanto-eldonaĵoj, kun pli ol mil gastigantoj tra la tuta mondo, ricevas grandan atenton per intervjuo kun ĝia kompilanto, Derk Ederveen (Nederlando). La nova adresaro de PS aperos komence de 2002.

Tiu ĉi KONTAKTO estas la lasta sub redaktado de d-ro Sabira Stahlberg. La nova redaktorino, Eugenia Zvereva el Ukrainio, prezentiĝas per intervjuo en tiu ĉi numero, kiu enhavas ankaŭ enigmon, recenzojn, distrajn kaj facillingvajn artikolojn.

KONTAKTO estas abonebla ĉe la Centra Oficejo de UEA aŭ ĉe la landaj perantoj. Por pli grandaj kvantoj (ekde 6 ekz.) ekzistas granda rabato.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz143.htm