Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 143b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 143 (2001-12-13)

ELEKTRONIKAJ RIMEDOJ KIEL TEMO DE KAEST 2002

Kontenta pri la alta nivelo kaj bona organizo de la antaŭaj Kolokvoj pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, la estraro de UEA asignis aŭspiciojn de UEA ankaŭ al la venonta okazigo de tiu tradicia aranĝo de la kongresa kaj kleriga entrepreno Kava-Pech.

KAEST 2002 -- la litero K ekde nun signifas Konferencon anstataŭ Kolokvo -- okazos de la 8-a ĝis la 10-a de novembro 2002 en aŭ apud Prago. Ĝia ĉeftemo estos "Elektronikaj rimedoj". La tradiciaj temoj de la du aliaj sekcioj de la programo estos "Terminologiaj problemoj de apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko" kaj "Scienco kaj tekniko ĝenerale".

Informojn oni povas peti ĉe Kava-Pech (Jarlibro de UEA 2001, p.143 -- retadreso: info@kava-pech.cz, TTT-ejo: www.kava-pech.cz).

La aktoj de KAEST 1998 ("Modernaj rimedoj de komunikado"; 193p., EUR 16,50) kaj KAEST 2000 ("Fakaj aplikoj de Esperanto"; 157p., EUR 16,50) haveblas ĉe la Libroservo de UEA.

* * * * * *

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz143b.htm