
La purigistino de la Centra Oficejo de UEA, s-ino Ina Merceij, emeritiĝos fine de decembro, finante 32-jaran servadon al la Asocio. Ŝi estas la plej longtempa dungito de UEA, eklaborinte en 1969 same kiel Rob Moerbeek, kiu emeritiĝis en majo. Kun s-ino Merceij UEA adiaŭas ankaŭ ŝian edzon Wim, kiu ofte helpis ŝin en la purigado de la granda UEA-domo.