Bela 32-paĝa, riĉe ilustrita kongresa broŝuro kun detala oferto pri loĝado kaj ekskursoj aperis kaj estas dissendita al ĉiuj ĝisnunaj aliĝintoj, al la kongresaj perantoj, pluraj landaj asocioj, kluboj kaj oficejoj kaj al la plej multaj movadaj gazetoj. Cetere ĝi estas plene konsultebla rete (vd. sube).
La retpaĝoj de UEA (www.uea.org) evoluas ĉiutage, kaj aparte tion oni povas diri pri la kongresaj paĝoj. Ĉe la adreso http://www.uea.org/kongresoj oni povas trovi vere ĉiujn informojn bezonatajn pri la kongreso. Lastatempe aldoniĝis ankaŭ la kompleta Dua Bulteno kun ĉiuj informoj pri loĝado kaj ekskursoj kaj pluraj ceteraj utilaj informoj. Tre utila aparte por tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis, sed tamen unue dezirus konsulti la oferton kaj la eblojn pri loĝado, ekskursoj kaj vojaĝoj.
Ĝis la 20-a de februaro aliĝis 783 personoj el 48 landoj. La plej multaj venas el Brazilo mem kaj el Francio, Germanio, Japanio, Belgio, Nederlando kaj Usono. Tiuj ciferoj tre similas al aliaj aliĝstatistikoj de neeŭropaj kongresoj: Vankuvero, Adelajdo, k.s.
Ankoraŭ estas liberaj lokoj por la 35-a IIK, kiu okazos en belega naturrezervejo "Sapiranga". Kotizoj ĝis la fino de marto: 165 EŬR (120 por B-landoj). Informoj kaj aliĝoj ĉe Stefan MacGill (stefan.macgill@galamb.net) kaj ĉe la CO.
Kun la Dua Bulteno foriris ankaŭ tre riĉa kaj varia oferto pri flugoj el Eŭropo kaj Japanio. La ofertoj estas konsulteblaj rete ĉe http://www.uea.org/esperanto/index_kongres.html. Indas mencii ankaŭ ke ekzistas aparte taŭga oferto flugi rekte de Amsterdamo al Fortalezo, kontraŭ ege modesta prezo (ek)de EUR 849. Tiu flugo trafikas nur unu foje semajne, kaj ĉiam nur vendrede.
Plej rekomendindas tamen flugi per Varig, ĉefe se oni planas iom vojaĝi en Brazilo mem. La posedantoj de internaciaj flugbiletoj de Varig (kaj nur ili) estas rajtigitaj uzi Brazil-Pass, kio estas kompleto de 5 biletoj por internaj flugoj kontraŭ ege malalta prezo, pluroble pli favora ol se oni aĉetas la biletojn loze aŭ alimaniere. Tiujn biletojn porvas por vi aranĝi ankaŭ nia flug-servo ĉe la CO de UEA. Kompreneble, vi ĉiam povas kontakti ankaŭ vian kutiman agentejon.
Pluraj Fakaj Asocioj kaj diversaj movadaj kaj nemovadaj instancoj povas utiligi la kongreson kiel okazejon por siaj apartaj kunvenoj, kaj la plimulto de ili jam ricevis mendilojn por tiuj kunsidoj. La mendilojn oni devas resendi ĝis la 1-a de marto.
Ĝis la fino marto validas jenaj kotizoj (en EUR) por individuaj membroj (IM) de UEA (parenteze la sumo por B-landoj kaj Brazilo/Latinameriko): 150 (112/90); kunulo/junulo/handikapito/komitatano 75 (56/50); ne-IM 187 (140/110), ne-IM kunulo/.ktp. 112 (84/70).
Post la rekonstruo de la komputila sistemo ĉe UEA la kongresa fako uzas plurajn novajn adresojn. La kongreso uzos du adresoj, kongresoj@co.uea.org - por la ĝeneralaj kaj organizaj demandoj, kaj uk.mendoj@co.uea.org. Por ĉio kio koncernas mendojn, flugojn kaj financajn aferojn. Oni atendas, ke tio plirapidigos kaj plibonigos la kongresajn servojn.