Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 150

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 150 (2002-06-14)

Enhavo:

1. LA RET-LISTO "REBATO": BELA EKZEMPLO PRI TIO, KION ONI POVAS FARI

2. NOVA ESPERANTO-DOKUMENTO APERIS

3. ESPERANTO.NET REVIVIĜAS


LA RET-LISTO "REBATO": BELA EKZEMPLO PRI TIO, KION ONI POVAS FARI

Don Harlow estas usona esperantisto kun multaj ideoj kaj, ĉefe, kun la energio por realigi ilin. Antaŭ kelkaj monatoj li (re-)starigis la ret-liston rebato@yahoogroups.com, kiu komencis funkcii kiel disvastiganto de artikoloj pri (ĝenerale 'kontraŭ') Esperanto, por ke esperantistoj tra la mondo reagu al ili prefere en la lingvo de la ĵurnalo, foje en aliaj lingvoj, foje en Esperanto kun traduko al nacia lingvo.

En ĉi tiuj monatoj UEA atente sekvis la evoluon de tiu listo, ĉar ĝi perfekte kongruas kun la labor-plana linio: "Informado". Okazis, ke ĝi akiris 102 listanojn, kaj ke ĝi kaŭzis plurajn centojn da reagoj, el kiuj almenaŭ pluraj dekoj aperis en tre gravaj gazetoj tra la mondo.

Oni ne povas citi nomojn por eviti ofendi la necititajn, sed la elito de la esperantistaro, se mi rajtas tion diri, estas inter la reagantoj, kaj ili faras unuarangan laboron.

Jen tri finaj konsideroj:

Renato Corsetti

 


NOVA ESPERANTO-DOKUMENTO APERIS

UEA aperigis novan kajeron el la serio "Esperanto-dokumentoj". Tio estas artikolo de Robert Phillipson "Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj" , kiu analizas kiel iuj naciaj lingvoj iĝis "internaciaj". Estas traktata la temo de egalecaj lingvaj rajtoj rilate al la praktiko de multlingveco en la Ligo de Nacioj, la Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio. Phillipson atentigas, ke la nuna lingvopolitiko de EU estas "inercio", senkonsulta transiro al trilingva, dulingva, au eĉ unulingva sistemo.

La ED estas 37-a, kaj ĝi estas akirebla de la CO de UEA - ĉi-foje nur en Esperanto.

Dezirantojn traduki la artikolon en aliajn lingvojn oni invitas anonci sin ĉe roy@co.uea.org.

 


ESPERANTO.NET REVIVIĜAS

Esperanto.net - unu el la plej konataj E-retejoj estis en junio 2002 vekita el preskaŭ dujara dormado. La rajton por ĝia administrado transprenis UEA kaj nun internacia teamo de volontuloj, kunvokita de la Asocio, ĝisdatigas kaj modernigas tiun gravan TTT-ejon.

La plej grava atento estas donata al la kolekto de ligiloj al nacilingvaj informoj pri Esperanto - da ili jam estas 50 kaj tiu kvanto ĉiutage pligrandiĝas. Granda laboro estas bezonata ankaŭ pri Virtuala E-Biblioteko, kiu situas en la retejo. Tiujn labordirektojn kuratoras Xavier Godivier Godivier@netcourrier.com, konata pro publikigataj de li retaj varbiloj "Esperanto-panorama" (http://esperanto-panorama.net) kaj kunordigado de E-lingva plenigo de la reta katalogo DMOZ (http://dmoz.org/World/Esperanto) kaj kelkaj aliaj interesaj retprojektoj.

Lin helpas aŭ laboras pri propraj projektoj volontuloj de Koreio, Germanio, Japanio kaj Rusio. Dezirantoj aliĝi al la teamo aŭ proponi proprajn projektojn bonvolu kontakti Andrej Grigorjevskij, estraranon de UEA pri informado.

La retejo estis lanĉita en 1996-a jaro de konata E-eldonisto Torben Kehlet. Post lia morto la retejo dum du jaroj restis neflegata kaj nur en majo 2002 la heredantoj de Torben Kehlet kaj UEA subskribis kontrakton, laŭ kiu la domajnnomo daŭre apartenos al la familio, sed la administrado de la TTT-ejo transiras al UEA.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz150.html