Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 151

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 151 (2002-06-24)

Enhavo:
  1. SOROS KAJ ESPERANTO
  2. NOVA PIV

SOROS KAJ ESPERANTO

Nova biografio de la usona financisto kaj filantropo George Soros, verkita de Michael T. Kaufman (Soros: The Life and Times of a Messianic Billionaire, New York: Knopf, 2002), abunde dokumentas la ligojn inter tiu familio kaj Esperanto. La patro, Tivadar, estis aktiva esperantisto, kaj unu el la fondintoj de la revuo Literatura Mondo en Budapeŝto en 1922. "Esperanto enkorpigis kaj respegulis la internaciismon, kontraŭsektismon kaj kosmopolitecon, kiujn Tivadar estimis," skribas Kaufman. "Tiun ĝeneralan vidpunkton ankaŭ George Soros poste montris en la propra pasio al 'malfermaj socioj', kvankam sen la entuziasmo de la patro pri lingvoreformo."

La verko de Kaufman utiligas kiel ĉefan fonton de informoj pri tiu ĉi temo la novan eldonon de "Maskerado ĉirkaŭ la morto", la memuaro de Tivadar Soros, eldonita de UEA en 2001, sub redakto de Humphrey Tonkin. Tiu verko estas aĉetebla de la Libroservo de UEA (24 eŭroj) kaj ĉe ĉiuj ĉefaj Esperanto-libroservoj.

La nova eldono de Maskerado estis ankaŭ tradukita de Tonkin el Esperanto en la anglan lingvon, kaj aperis en Britio (Edinburgh: Canongate) kaj Usono (New York: Arcade Publishing). Aperis ankaŭ tradukoj en la rusan kaj turkan, kaj estas en preparo germana, hungara kaj ĉeha tradukoj. La gazetara reeĥo pro tiu ĉi eldona aktiveco estas granda, kun oftaj mencioj de Esperanto en tute pozitivaj kuntekstoj.

Humphrey Tonkin

* * * * *

NOVA PIV

Nova Plena Ilustrita VortaroNova Plena Ilustrita Vortaro jam estas akirebla de la libroservo de UEA.

La nova eldono, kiunĉefredaktis Michel Duc-Goninaz, estas funde reviziita kaj aktualigita, kun ilustraĵoj lokigitaj ne plu en la lastaj paĝoj, sed enkorpigitaj en la teksto mem. Formato: 150x255 mm, 1265 paĝoj. Eldonis SAT.

La Librsoservo de UEA vendas ĝin kontraŭ EUR 78,00 plus la kutimaj aldonaĵoj -- 10% sendokostoj; 6% imposto (nur por EU-landoj). Por mendoj de 3 ekz. samtempe (al la sama adreso) la LS donas sesonan rabaton (16,66%).

La foto de la nova PIV estas farita de Joost Witteveen

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz151.html