La Brusela Komunikad-centro konkrete kontribuas al la tri agaddirektoj de la Strategia Laborplano 2001-2010 de UEA: profesiiĝo, tutmondiĝo kaj plijuniĝo. Ĝi liveras lingvopolitikajn informojn al esperantlingvaj ttt-ejoj, kunlaboras kun Landaj Asocioj kaj informas pri lingva politiko. Pere de la retlisto "rebato" ĝi instigas esperantistojn al pripensita reago, publikigas leterojn en mondaj gazetoj, atentigas nome de UEA, EEU kaj LA-oj pri lingva malegaleco (gazetaraj komunikoj, respondoj al ĵurnalistoj, ttt-ejo por ĵurnalistoj kaj politikistoj www.lingvo.org).
Informado pri konkretaj problemoj malfermas pordojn al funkciuloj kaj ĵurnalistoj, ankaŭ rilate al nia lingvo. Tiel eblas eviti ke oni ne tro rapide fermu la pordon pro antaŭaj spertoj pri tro postulemaj petoj kaj projektoj, neadekvataj rezoluciproponoj, amatorecaj intervenoj ĉe funkciuloj kaj politikistoj.
Dum kelkaj monatoj la centro kreis zorge elektitajn adresarojn de 5000 retpoŝtaj adresoj de germanaj politikistoj kaj ĵurnalistoj, 4000 hispanaj, 1000 flandraj, 500 nederlandaj, 800 italaj, 300 svedaj ktp. La Komunikad-centro disponigas al belgaj kaj italaj esperantistaj agantoj "Resumojn de artikoloj" pri la lingva problemo kaj "Informojn pri Lingvaj Politiko" por interesigi politikistojn kaj ĵurnalistojn pri la lingva problemo kaj por altiri vizitantojn al la ttt-ejoj de la asocioj.
Unu el la temoj de la gazetaraj komunikoj, kun klaraj starpunktoj de UEA kaj aliaj Esperanto-organizoj, estis pri "Lingva diskriminacio ĉe internaciaj organizoj", kiuj postulas denaskan scipovon de la angla por postenoj oficiale malfermitaj al ĉiuj civitanoj. La Komunikad-centro preparis oficialan plendon de UEA ĉe la Eŭropa Popoldefendanto rilate lingvan diskriminacion. La Komisiono nun repripensas sian antaŭan starpunkton pri dunganoncoj. Politikistoj kaj ĵurnalistoj telefonis al Esperanto-asocioj por ekscii pli, la germana televido ARD faris intervjuon pri la temo kun la direktoro de la Komunikad-centro, David Ferguson. Estas du pliaj parlamentaj demandoj pri lingva diskriminacio: "Deviga uzado de la angla ĉe Eŭropa Komisiono kadre de la SAPARD-programo" kaj "Oficiala plendo ĉe la Eŭropa Popoldefendanto".
La Komunikad-centro instigas aliajn LA-ojn kaj esperantistojn al kunlaboro. Temoj de la estontaj gazetaraj komunikoj estos "Internaciaj studentoj en anglalingvaj landoj" (ĉefe Usono, Britujo, kaj Aŭstralio), "Instruado de la angla", "Kosto kaj kvalito de anglaj kursoj", "La angla sur produketiketoj", "La angla en dunganoncoj", kaj "Eŭropaj patentoj".
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo renato.corsetti @ uniroma1.it