Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 153

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 153 (2002-07-04)

Enhavo:

1. MEMBRARO DE UEA EN 2001
2. VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO

* * * * *

MEMBRARO DE UEA EN 2001

En 2001 por la membreco en UEA pagis esperantistoj el 122 landoj, i.a. 6428 individuaj kaj 14889 aligitaj, kio sume estas 21317 membroj. La tendenco de la IM malkreski daŭras, kvankam tre modere en 2001. Ĉi-jare ĝi estas, ĉiukaze, kontraŭita de la kresko de aligitaj membroj, tiel ke la saldo estas pozitiva. Estas tro da faktoroj implikitaj, pro kiuj estas tre malfacile eltiri pozitivan juĝon el ĉi tiu pozitiva saldo, kiu ŝuldiĝas ĉefe al la abrupta kresko de aligitaj membroj en unu lando kaj al modestaj kreskoj en aliaj landoj.

Por kompletigi la bildon ni informu pri tio, ke la individuaj membroj de UEA je la 1-a de julio estis 5365. Je la sama dato de 2001 ili estis 6127. Por havi fidindan ideon pri la suma nombro de individuaj membroj en 2002, tamen, estas necese atendi la UK-on dum kiu multaj membroj aliĝas.

Renato Corsetti, Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo, renato.corsetti @ uniroma1.it

Aldone:

La membraro de UEA en 2001 laŭlande

Lando individuaj
membroj
aligitaj
membroj
sume
Alĝerio 6 0 6
Albanio 16 0 16
Angolo 1 0 1
Argentino 57 120 177
Armenio 10 80 90
Aŭstralio 55 150 205
Aŭstrio 47 20 67
Azerbajĝano 1 0 1
Barejno 1 0 1
Belgio 164 550 714
Belizo 1 0 1
Benino 7 80 87
Bjelorusio 9 0 9
Bolivio 1 0 1
Bosnio-Hercegovino 48 60 108
Brazilo 517 1074 1591
Britio 193 506 699
Bulgario 76 140 216
Burundio 1 0 1
Ĉeĥio 88 880 968
Ĉilio 5 11 16
Ĉinio 94 1050 1144
Danio 84 149 233
Dominika Respubliko 1 0 1
Ebura Bordo 2 0 2
Egiptio 2 0 2
Ekvadoro 1 0 1
Estonio 31 25 56
Filipinoj 1 0 1
Finnlando 204 198 402
Francio 675 420 1095
Ganao 8 0 8
Germanio 555 649 1199
Grekio 19 194 213
Gvatemalo 8 0 8
Haitio 1 0 1
Hinda Unio 23 70 93
Hispanio 143 347 490
Honduro 2 0 2
Honkongo 4 0 4
Hungario 104 220 324
Indonezio 3 0 3
Irako 1 0 1
Irano 67 60 127
Irlando 14 50 64
Islando 28 52 80
Israelo 86 120 206
Italio 218 856 1074
Japanio 363 1072 1435
Jordanio 7 0 7
Jugoslavio 45 80 125
Kamerunio 7 0 7
Kanado 66 120 186
Kanarioj 7 0 7
Kartvelio 2 0 2
Kazaĥio 5 0 5
Kolombio 29 96 125
Komoroj 1 0 1
Kongo (Dem. Resp.) 11 50 61
Korea (Resp.) 45 205 250
Kostariko 13 19 32
Kroatio 161 89 250
Kubo 55 100 155
Kuvajto 1 0 1
Latvio 18 58 76
Libano 2 0 2
Litovio 33 1003 1036
Luksemburgio 13 90 103
Madagaskaro 6 50 56
Makedonio 16 25 41
Malajzio 4 0 4
Malto 4 46 50
Meksiko 15 13 28
Moldavio 1 0 1
Mongolio 5 0 5
Nederlando 321 292 613
Nepalo 12 0 12
Nioerio 17 0 17
Nikaragvo 4 0 4
Norvegio 65 275 340
Nov-Kalendonio 1 0 1
Nov-Zelando 31 34 65
Pakistano 23 98 121
Panamo 3 0 3
Papua Nov-Gvineo 2 0 2
Paragvajo 1 0 1
Peruo 6 25 31
Pollando 125 381 506
Portugalio 16 280 296
Reunio 2 0 2
Ruando 1 0 1
Rumanio 44 75 119
Rusio 141 162 303
Salvadoro 6 0 6
San-Marino 1 0 1
Sauda Arabio 1 0 1
Senegalio 1 0 1
Singapuro 3 0 3
Sirio 1 0 1
Slovakio 31 116 146
Slovenio 18 142 160
Srilanko 3 0 3
Sud-Afriko 9 42 51
Svedio 195 600 795
Svisio 121 85 206
Taĝikio 2 0 2
Tajlando 1 0 1
Ĉinio (Tajvano) 3 0 3
Tanzanio 22 0 22
Togolando 50 250 300
Tunizio 2 0 2
Turkio 6 0 6
Ugando 1 0 1
Ukrainio 48 156 204
Unuiĝintaj Arabaj Emirejoj 2 0 2
Urugvajo 8 30 38
Usono 371 430 801
Uzbekio 8 0 8
Venezuelo 21 19 40
Vjetnamio 57 150 207
Zambio 2 0 2
Zimbabvo 1 0 1
122 landoj 6428 14889 21317

* * * * *

VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO

La kovrilo de lernolibro de KolkerTiel nomiĝas la eminenta verko de akademiano Boris Kolker, ĵus eldonita de UEA. La libro apartenas al malofta ĝenro de perfektigaj kursoj de Esperanto, kiuj pro klaraj kialoj estas multe malpli oftaj ol la startigaj lerniloj. Aparte ĝin elstarigas la fakto, ke ĝi estas samtempe gvidlibro pri la Esperanta kulturo.

"La ambiciaj celoj de tiu ĉi neordinara lernolibro estas instrui krean regadon de la literatura lingvo kaj kreskigi emocian ligitecon al Esperanto", - skribis Boris Kolker, prezentante la libron.

Tio estas la dua eldono de la libro, radikale relaborita kaj internaciigita. La instruado okazas per la uzo de verkoj de Ludoviko Zamenhof, Claude Piron, Istvan Nemere, Julio Baghy, John Wells, Marjorie Boulton, Albert Goodheir, Emilja Lapenna, Cezaro Rossetti, Lorjak, Kalomano Kalocsay kaj dudeko da aliaj konataj kaj ne tre konataj, sed interesaj aŭtoroj.

La tekstojn akompanas E-temaj fotoj, zorge elektitaj el la foto-arkivo de la Centra Oficejo.

La antaŭa Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller, dum kies direktorado la libro komencis prepariĝi al la presado, skribis pri ĝi tiel: "La libro estas abunde ilustrita kaj fakte ne ekzistas alia libro por simila celo, kiu povas rivali kun ĝi. ... Mi nur bedaŭras, ke la libro ne povis aperi jam dum mia oficperiodo..."

Lin reeĥas Trevor Steele, kiu daŭrigis la laboron pri la preparado de la eldono: "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas certe la plej riĉe ilustrita originala libro en nia eldonhistorio".

La libro ekde la 4-a de julio akireblas en la Libroservo de UEA.

Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002. 291 p. Prezo: EUR 18 ,00. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj.

Kelkaj lecionoj el la libro troviĝas en la reto: http://www.esperanto.mv.ru/Vojagxo/index.html

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz153.html