Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 169

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 169 (2003-09-16)

Enhavo:

  1. Koncize pri Gotenburgo
  2. Salutoj kaj salutparoladoj en UK

Koncize pri la rezultoj de la 88-a UK

Al la 88-a Universala Kongreso de Esperanto entute aliĝis 1796 personoj el 60 landoj.

La komitato elektis ses novajn Honorajn Membrojn de UEA. Tiuj estas:

La kongresanoj aktive traktis la kongresan temon "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj", sekve de kio estis akceptita rezolucio - http://uea.org/dokumentoj/uk2003/rezolucio.html.

Estis anoncitaj rezultoj de Belartaj Konkursoj 2003, la unuajn lokojn en kiuj ĉi-jare gajnis:

Bonvolu vidi la plenan raporton pri la Belartaj Konkursoj 2003 en http://uea.org/dokumentoj/uk2003/belart_premioj.html

Premio Deguĉi (por plifirmigo de internacia amikeco) estis ajluĝita al Don Harlow (Usono) kaj Franciska Reisel (Germanio).

Trofeon Fyne (enmanigata al la plej aktiva landa asocio de UEA) por la sekvaj du jaroj ricevis Litova Esperanto-Asocio.

Subvencio Cigno (subeno de gravaj E-aktivecoj en ekonomie malfortaj landoj) estis transdonita al Armena Esperanto-Asocio kaj Federacio Esperanto de Barato.

Fondaĵo Grabowski (subteno de E-kulturo) premiis Lio Ŝiĵun/Laŭlum (Ĉinio), Mikaelon Bronŝtejn (Rusio), Litovan Esperanto-Asocion, SAT-Amikaron kaj Eldonejon Bero.

Pli detale pri la premiitoj vi povas legi en http://uea.org/dokumentoj/uk2003/premioj.html

La kongresa libroservo raportis, ke la kongresanoj aĉetis librojn, diskojn, kasedojn k.s. je la sumo de ĉ. 30 mil eŭroj (inkluzive de la impostaj krompagoj). La pintajn vendojn ĝuis jenaj tri libroj:

  1. La Zamenhof-strato, de Roman Dobrzynski
  2. La Postdomo, de Istvan Ertl
  3. Esperanto sen mitoj, de Ziko Marcus Sikosek

Inter la plej amase vendataj troviĝis ankaŭ la nova Esperanto-Dokumento, preparita de Detlev Blanke (pli detale pri ĝi bv. legi en la sekva GK).

Salutoj kaj salutparoladoj en UK

La 88-a UK tradicie ricevis salutmesaĝon de Unesko. La teksto de ĝi estas trovebla ĉi tie: http://uea.org/dokumentoj/salutado.html

La teksto de la salutparolado de Louis C. Zaleski-Zamenhof estas ĉi tie: http://uea.org/dokumentoj/salutparolado.html

Resumoj de kelkaj salutoj ne anoncitaj en Gotenburgo:

De la ambasadoro de Italio, Giulio Cesare Vinci Gigliucci :

"… mi estas kontenta, ke la Itala Esperanto-Federacio ĉeestos... kaj la itala kandidateco estos prezentita, ke Florenco estu la loko de la UK en 2006. Estas tre altkvalita kandidatiĝo, kiu kalkulas je la apogo de la urbestro de Florenco, Leonardo Domenici, kaj la prezidento de la regiona konsilio de Toskanio, Riccardo Nencini... Bonvolu transdoni miajn bondezirojn al ĉiuj partoprenantoj de la kongreso… por antaŭenigi Esperanton kiel instrumenton de intelektaj rilatoj inter homoj de diversaj landoj kaj de kunlaboro inter popoloj."

De la ambasadoro de Kroatio, d-ro Branko Caratan :

"Mi bedaŭras [ke mi ne povos ĉeesti] eĉ des pli, ĉar la reprezentantoj de la Respubliko Kroatio ankaŭ partoprenos en la Kongreso. Ĉiukaze, mi deziras al vi, la organizanta estraro, kaj al ĉiuj partoprenontoj de la gotenburga Esperanto-kongreso, ĉian sukceson en via laboro, kiu tre gravas en transkulturaj rilatoj."

De la sveda profesoro Daniel Tarchys:

"Mi kun granda plezuro ĉeestus... Se mi partoprenus, mi estas certa, ke neniu interpretanto necesus. La sola UK, kiun mi ĉeestis, estis en Kopenhago en 1956, kaj kvankam mia aktiva regado velkis, la lingvo estas ankoraŭ facile komprenebla."

De Hiwa Karimi, E-kursgvidanto en Baneh, Kurdistano (Hiwa_Karimi@hotmail.com)

"Samtempe kun la komenciĝo de la plej granda jarkunveno de la esperantistoj en Gotenburgo, ĝoje mi informas vin, de la 19-a julio la unua kurso de Esperanto-instruado en Irana Kurdistano en la limurbo "Baneh" kun partopreno de pli ol dudek kvin personoj komenciĝis.

Mi ĉi tiun sukceson donacas al vi kaj ĉiuj partoprenantoj en UK."

Lasta ŝanĝo:
2003-09-16
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz169.html