
UEA partoprenas en la agado de CONGO jam de longe, kaj lastatempe aparte aktive. La reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, mag. Andy Künzli, regule partoprenas la kunsidojn de la CONGO-estraro, kiuj donas utilan okazon por rilatoj kun reprezentantoj de aliaj NRO-j.
La NRO-komunumo ĵus komencis preparojn por la Internacia Konferenco de NRO-j, kiu okazos en la korea ĉefurbo Seulo la 11-an ĝis la 17-an de oktobro 1999. La temo de la konferenco estos: "La rolo de NRO-j en la 21-a jarcento". En la organizado engaĝiĝis ankaŭ la landa asocio de UEA, Korea Esperanto-Asocio. La 29-an de septembro ĝia vicprezidanto pri internaciaj rilatoj, Ĉongse Lee, partoprenis en la surloka preparkunsido de la konferenco.
CONGO estas nun kreanta propran TTT-paĝon www.conferenceofngos.org,
en kiu aperos bazaj informoj ankaŭ pri UEA.