
Grava tasko de la financa komisiono estos la kreado de modela budĝeto por IJK, kiu strukturigos la financan administradon de la TEJO-kongresoj kaj plifaciligos al la estraro la prijuĝon de budĝetoj. Tio des pli gravas ĉar la estraro nun finpreparas la kontrakton kun Hungara Esperanto-Junularo (HEJ) pri la venontjara kongreso, kaj ektraktas kun la Honkonga Junulara Esperanto-Asocio (HKJEA).
Kvankam la estraro ankoraŭ ne povis preni definitivan decidon, ĝi esprimis sian deziron labori kune kun HKJEA por la realigo de IJK en Honkongo. Samtempe la estraro traktis ĝian peton pri aliĝo kiel landa sekcio, kiu supozeble estos prezentata al la komitato en 1999.
Multan tempon la estraro dediĉis al diskutoj pri la rolo de TEJO en la IJK. Sekve al tio ĝi prezentos al estontaj LKK-oj kelkajn gvidliniojn, kaj jam nun ekpreparas TEJO-rilatajn programerojn por la venonta kongreso.
Kontenta pri la alta nivelo de la revuo Kontakto kaj ĝia daŭra pliboniĝo kompare al la unua numero de tiu ĉi jaro, la estraro plilongigis la kontrakton kun la redaktoro, Sabira Stahlberg. La estraro esperas ke la revuo baldaŭ spertos rekreskon de la abonantaro, kaj ke la financaj rimedoj permesos ontan aldonon de pliaj koloraj paĝoj.
Kun suprizo la estraro rimarkis ripetajn malpravajn menciojn en Heroldo kaj en Literatura Foiro pri aliĝo al la Forumo por la Esperanta Civito fare de la redakcio de Kontakto. Ĝi substrekas ke Kontakto havas neniun rilaton kun tiu forumo.
Nur unu semajnon post la fino de la TEJO-seminario pri lingvopolitiko, la estraro ankaŭ pridiskutis la rezultojn de tiu seminario. Surbaze de la seminariaj rezultoj kreiĝos priskribo de la lingvopolitiko de TEJO. Temojn por ontajn seminarioj kaj IJK-oj TEJO elektos en rilato kun tiu politiko.
Ŝarĝita kun novaj taskoj sed certe ankaŭ kun nova energio kaj entuziasmo la sep estraranoj dimanĉvespere forlasis la CO-on, kun la intenco reveni fine de marto.
Vizitu la retpaĝojn de TEJO ĉe: http://www.esperanto.org/tejo/.