Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 175

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 175 (2004-03-07)

Enhavo:

Subvencioj por eduki E-instruistojn en Afriko

En aprilo 2004 unuafoje estos disponigataj subvencioj de la nova fondaĵo "Hans", kreita pasintjare por subteni la edukadon de novaj Esperanto-instruistoj en Afriko. La fondaĵo estis starigita memore al Hans ten Hagen (Nederlando 1932-2003). Ĝian komencan kapitalon - 100 mil eŭrojn disponigis nederlandaj familioj ten Hagen-Renses kaj Bakker-ten Hagen.

La regularon de la fondaĵo "Hans" oni povas trovi en la retejo uea.org, parto "Dokumentoj".

Subteno por grava reta projekto

La estraro de UEA unuafoje decidis doni aŭspicion por reta projekto. La informan kaj moralan subtenon de la Asocio havos volontula grupo, gvidata de Tim Morley, kiu celas esperantigi la programaron OpenOffice.org.

Sekvas klarigoj pri OpenOffice.org kaj la agado pri ĝia esperantigo, preparitaj de Tim Morley:

OpenOffice.org estas nekomerca, senpage distribuata programaro, kreata kolektive de volontulaj programistoj. Laŭ funkcioj ĝi estas tre simila al la konata oficeja programaro de Microsoft, t.e. Word, Excel, PowerPoint, ktp. Ĝi povas funkcii en pluraj operaciaj sistemoj, inkluzive Vindozo kaj Linukso. Interesiĝantoj povas elŝuti la programaron el www.openoffice.org aŭ aĉeti KD-on kontraŭ malgranda sumo ekz. ĉe la "Linux Emporium" (http://www.linuxemporium.co.uk/products/applications/#pid4523).

La laboro estas ege granda, sed la efiko, kaze de sukceso estus vere signifa. Por sukcesigi la projekton oni bezonas pli da volontuloj.

Por tio oni serĉas personojn, kiuj:

Des pli bone se ili ankaŭ:

Tamen tiuj lastaj petoj estas deziroj, ne bezonaĵoj.

La sinanoncojn oni sendu al la adreso reto@uea.org

Lasta ŝanĝo:
2004-03-07
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz175.html