N-ro 193 (2004-12-30)
TRI NOVAJ TITOLOJ EN LA SERIO "ORIENTO-OKCIDENTO" EN 2004
La eldonserio "Oriento-Okcidento", aŭspiciata de UEA, pliriĉiĝis
per tri mondliteraturaj ĉefverkoj en la jaro 2004. Unue Fonto
en Brazilo eldonis "Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo". Tiu ĉi
253-paĝa parto el la kristana Nova Testamento estas tradukita de Gerrit
Berveling. En la 89-a Universala Kongreso en Pekino Ĉina Fremdlingva
Eldonejo lanĉis majstraĵon de la klasika ĉina literaturo,
la romanon "Ĉe akvorando". La Esperanta traduko de Laŭlum
aperis en tri volumoj, kies 1830 paĝoj konsistigas la plej ampleksan
eron ĝis nun en la serio. Impona volumo estas ankaŭ la fama romano
de la ĉeĥo Jaroslav Hašek, "Aventuroj de la brava
soldato Ŝvejk dum la mondmilito", kiun la eldonejo Kava-Pech
prezentis en la novembra Malferma Tago en Roterdamo. La 711-paĝa libro
estas esperantigita de Vladimir Vána kaj eldonita kun ilustraĵoj
de Josef Lada.
Serio "Oriento-Okcidento" estas la plej longedaŭra el la
kontribuoj de UEA al projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis en ĝi 39
numeritaj kaj 2 ne-numeritaj verkoj kiel realigo de la Programo de Unesko
por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento.
Pri akcepto de novaj titoloj al la serio decidas la Estraro de UEA. En tiu
ĉi kunlaboro povas partopreni ĉiu serioza eldonisto, kiu kapablas
plenumi la kvalitajn kaj teknikajn postulojn difnitajn en la regularo de
UEA pri la serio. Ĉar ĝi estas ŝatata kolektobjekto, al eldonejoj
la inkluzivo de iliaj libroj en la serio estas alloga ankaŭ kiel ekstra
impulso por vendado.
Preskaŭ ĉiuj titoloj de la serio estas daŭre aĉeteblaj. La popularecon de
la serio montras la fakto, ke pluraj verkoj aperis en pli ol unu eldono. Kiu
kolektas la tutan serion, tiu posedas reprezentan bibliotekon de la monda literaturo
kaj konvinkan pruvon pri la valoro de Esperanto kiel perilo de transkultura interŝanĝo.
SERIO "ORIENTO-OKCIDENTO"
- 1. Rabindranath TAGORE: Malsata ŝtono.
El la bengala trad. L. Sinha. 1961.
- 2. MORI Oogai: Rakontoj de Oogai. El la japana
trad. Mikami Teruo k.a. 1962. Represo 1989.
- 3. Jean-Paul SARTRE: La naŭzo. El la
franca trad. R. Bernard. 1963.
- 4. Kalevala. El la finna trad. J.E. Leppäkoski. 1964.
Dua eldono 1985.
- 5. José HERNÁNDEZ: Martin Fierro.
El la hispana trad. E. Sonnenfeld. 1965.
- 6. William SHAKESPEARE: La tragedio de Reĝo
Lear. El la angla trad. K. Kalocsay. 1966.
- 7. IHARA Saikaku: Kvin virinoj de amoro.
El la japana trad. Miyamoto Masao. 1966. Dua eldono 1989.
- 8. Charles BAUDELAIRE: La spleno de Parizo.
El la franca trad. P. Lobut. 1967.
- 9. TANIZAKI Zyun'itiro: El la vivo de Syunkin.
El la japana trad. Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruhiko. 1968.
- 10. La Nobla Korano. El la araba trad. Italo Chiussi. 1969.
Dua eldono, 1970. Fotorepreso de la dua eldono, 1977.
- 11. KAWABATA Yasunari: Neĝa lando. El
la japana trad. Konisi Gaku. 1971. Dua reviziita eldono 1992.
- 12. Italo CHIUSSI: Je la flanko de la profeto.
(Originale en Esperanto). 1978.
- 13. Henrik IBSEN: Brand. El la norvega trad.
E.A. Haugen. 1978.
- 14. Luíz VAZ DE CAMĠES: La luzidoj.
El la portugala trad. L.H. Knoedt. 1980.
- 15. Ivan A. KRILOV: Elektitaj fabloj. El la
rusa trad. S.G. Rublov. 1979.
- 16. William SHAKESPEARE: Sonetoj. El la angla
trad. W. Auld. 1981.
- 17. Tutmonda sonoro. Poezia antologio. El
diversaj lingvoj trad. K. Kalocsay. 1981.
- 18. Elpafu la sagon. El la buŝa poezio de
la mondo. El diversaj lingvoj trad. T. Sekelj. 1983.
- 19. J.W. von GOETHE: La suferoj de la juna Werther.
El la germana trad. R. Haupenthal. 1984.
- 20. INOUE Yasushi: Loulan kaj Fremdregionano.
El la japana trad. Miyamoto. 1984.
- 21. CHUN-CHAN Yeh: Montara vilaĝo. El
la angla trad. W. Auld. 1984.
- 22. Adam MICKIEWICZ: Sinjoro Tadeo. El la
pola trad. Antoni Grabowski. 1986.
- 23. Federico GARCÍA LORCA: Sanga nupto kaj
La domo de Bernarda Alba. El la hispana trad. M. Fernández.
1987.
- 24. ERASMO de Roterdamo: Laŭdo de l'stulteco.
El la latina tradukis Gerrit Berveling. 1988.
- 25. Aŭstralia antologio. Red. A. Towsey. El la angla div.
tradukintoj. 1988.
- 26. Mihail Afanasjeviĉ BULGAKOV: La Majstro
kaj Margarita. El la rusa tradukis S.B. Pokrovskij. 1991.
- 27. Gabriel García MÁRQUEZ: Cent
jaroj da soleco. El la hispana trad. F. de Diego. 1992.
- 28. Fjodor DOSTOJEVSKI: Krimo kaj puno. El
la rusa trad. A. Parfentjev. 1993.
- 29. Upendronath GANGOPADHAE: Klera edzino.
El la bengala trad. Probal Dasgupto. 1994.
- 30. Antologio Latina. Du volumoj. El la latina trad. Gerrit
Berveling. 1998.
- 31. Franz KAFKA: La metamorfozo. El la germana
trad. Mauro Nervi. 1996.
- 32. Nikolaj GOGOL: Malvivaj animoj. El la
rusa trad. V. Vyĉegĵanin. 2001.
- 33. Günter GRASS: La lada tambureto.
El la germana trad. T. Chmielik. 2000.
- 34. Marco POLO: La libro de la mirindaĵoj.
El la franca trad. D. Moirand. 2001.
- 35. Ĉe akvorando. El la ĉina trad. Laŭlum.
2004.
- 36. La dharmo-pado. El la palia trad. Gunnar Gällmo. 2002.
- 37. Imre KERTÉSZ: Sensorteco. El la
hungara trad. István Ertl. 2003.
- 38. Jaroslav HAŠEK: Aventuroj de la brava soldato
Ŝvejk dum la mondmilito. El la ĉeĥa trad. V. Vána.
2004.
- 39. Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo. El la helena trad.
Gerrit Berveling. 2004.
Sen numero:
- Dante ALIGHIERI: La Dia Komedio. El la itala
trad. G. Peterlongo. 1963. Dua eldono, 1979.
- Harry MARTINSON: Aniaro. El la sveda trad.
W. Auld kaj B. Nilsson. 1979.