Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 196

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 196 (2005-01-23)

Enhavo:

BALDUR RAGNARSSON EN LA APRILA MALFERMA TAGO

Unu el la plej elstaraj Esperanto-verkistoj, Baldur Ragnarsson, estos la ĉefa gasto en la sekva Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 23-an de aprilo. La islanda poeto prelegos dum la Tago pri du temoj. Unu prelego temos pri la islanda lingvo, kiu estas multrilate ekzota inter eŭropaj lingvoj kaj el kies riĉa literaturo Ragnarsson esperantigis plurajn ĉefverkojn. En alia prelego Ragnarsson pritraktos malsamajn sintenojn koncerne la Esperanto-literaturon, kiu estas konsiderata jen iluzio, jen miraklo, jen simpla fakto. Tiuj tri vidpunktoj -- la malscie antaŭjuĝa, la subjektive fervora, la realisme objektiva -- estos komentataj en la prelego.

Kiel tradicie, la vizitantoj povos profiti de grandaj rabatoj en la libroservo kaj gajni libron aŭ alian esperantaĵon en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon.

La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. La laborantoj de la Centra Oficejo varme invitas esperantistojn viziti sian propran domon en Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo.

UEA DENOVE HAVAS KOMISIONON PRI FAKA AGADO

Post longa paŭzo UEA denove havas komisionon pri faka agado. Dum iom da tempo la konata aktivulino de la instruista, katolika kaj SAT-agadoj Marija Beloŝevic (Kroatio) estis komisiito de UEA pri faka agado, sed la Estraro konkludis, ke pro la vasteco de tiu kampo pli konvena gvidorgano estas kelkmembra komisiono. Estrarano Amri Wandel estas kunordiganto de la nova komisiono. Krom Beloŝevic, kiel membroj estis elektitaj d-ro Petro Chrdle (Ĉeĥio), d-ro Imre Ferenczy (Hungario) kaj inĝ. Istvan Gulyas (Hungario). D-ro Chrdle respondecis pri la faka agado de UEA kiel estrarano en la periodo 1998-2001 kaj li de multaj jaroj organizas la popularajn Konferencojn pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST). D-ro Ferenczy estas prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio kaj inĝ. Gulyas vicprezidanto de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Ĉiuj komisionanoj estas membroj de la Komitato de UEA.

TERMINOLOGIA FORUMO EN VILNO

Fariĝis jam kutimo aranĝi en Universalaj Kongresoj specialan programeron dediĉitan al interŝanĝo de spertoj inter homoj, kiuj verkis aŭ verkas fakvortarojn aŭ alimaniere okupiĝas pri problemoj de la evoluigo de la faka lingvaĵo de Esperanto. Ankaŭ en la 90-a UK en Vilno okazos simila aranĝo, la Terminologia Forumo.

La Forumo havas plurajn celojn. Ĝi ebligos al terminologoj informi pri verkitaj fakvortaroj kaj pri la problemoj, kiujn oni spertis dum ilia verkado. Eblos informi ankaŭ pri planataj aŭ jam prilaborataj projektoj kaj eventuale varbi kunlaborantojn por ili. Apartan atenton oni donos al la lastatempaj klopodoj refunkciigi la Terminologian Centron de UEA (TEC).

Tiuj, kiuj volas kontribui al la Terminologia Forumo, bv. sin direkti al la organizanto de la aranĝo, d-ro Detlev Blanke, <dblanke.gilCXEsnafu.de>.

JUNAJ ESPERANTOLOGOJ PRELEGU EN VILNO

Jen kaj jen aperas junaj talentaj esperantistoj kun universitata klero, eĉ kun doktoreco, kiuj verkis interesajn esperantologiajn studojn, prezentis magistrigajn aŭ doktorigajn disertaciojn aŭ intencas tion fari, kaj tamen restas relative nekonataj. La bedaŭrinde nesufiĉa intereso en la movado por tia scienca agado ofte sekvigas certan frustron aŭ eĉ malaperon de tiuj talentuloj. La Esperanto-movado tamen bezonas ĉiun talentulon, ne nur en la sferoj de faka apliko, beletro ktp., sed aparte ankaŭ en la sferoj de interlingvistiko kaj esperantologio. Ja restas ankoraŭ multo por esplori pri internacia lingva komunikado, pri planlingvoj kaj tute aparte pri Esperanto kun ties komunumo, por havi pli bonan science bazitan fundamenton por niaj klopodoj kaj argumentoj.

Pro tio la tradicia Esperantologia Konferenco, okazonta kadre de la 90-a Universala Kongreso en Vilno, ne rilatos al iu konkreta temo sed estos loko precipe por junaj esperantologoj. Ili prezentu siajn studo-finajn disertaciojn, diskutigu siajn aperintajn aŭ aperontajn verkojn aŭ informu pri temoj, pri kiuj ili estas laborantaj, aŭ pri scienc-organizaj aspektoj de sia esperantologia agado. Krom tio la konferenco diskutu, kion ŝanĝi, por ke junaj intelektuloj, provizitaj per diversfakaj modernaj scioj, sin sentu pli forte ol ĝis nun motivitaj verki science pri Esperanto.

Estas planate eldoni la aktojn de la konferenco. La Estraro de CED, kiu aŭspicias la konferencon, elektos la plej bonan inter la altkvalitaj kontribuaĵoj por eventuala aperigo en la socilingvistika revuo "Language Problems & Language Planning". En kazo de neceso oni klopodos trovi eblecon finance subvencii la partoprenon de taŭgaj kandidatoj. Interesitoj sin anoncu ĉe d-ro Detlev Blanke <dblanke.gilCXEsnafu.de>.

Lasta ŝanĝo:
2005-01-23
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz196.html