Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 206

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 206 (2005-05-22)

Enhavo:

ORATORA KONKURSO EN VILNO

En la 90-a UK en Vilno denove okazos Oratora Konkurso por junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro. Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed ĉiu kandidato devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo, s-ino Claude Nourmont (moonmontpt.lu).

La junaj oratoroj povos elekti inter kvar temoj:

Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos ĉ. 10 minuitoj. La paroladoj estos juĝataj el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La plej bonaj konkursantoj ricevos libropremiojn.

NAŬ PRELEGOJ EN IKU KAJ TRI AIS-KURSOJ EN VILNO

Naŭ fakuloj prelegos en la 58-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato en la 90-a Universala Kongreso en Vilno. La Estraro aprobis la programo de IKU surbaze de la rekomendoj de la Komisiono pri IKU. Du el la prelegoj funkcios ankaŭ kiel enkondukoj al samtema kurso de Akademia Internacia de Sciencoj. Ekster la formala kadro de IKU okazos krome tria AIS-kurso.

La Vilnan IKU-sesion inaŭguros ĝia rektoro, prof. Aloyzas Gudavicius (Litovio). Post la inaŭguro li prelegos pri etnolingvistikaj aspektoj de Esperanto. Ankaŭ aliaj prelegoj rilatos al Esperanto aŭ interlingvistiko. D-ro Vilmos Benczik (Hungario) pritraktos skriban kaj voĉan Esperanton en semiotika spegulo kaj d-ro Aleksandr Duliĉenko (Estonio) la serĉadon de komuna lingvo por Eŭropo. Pri la aĝo de lingvoj parolos prof. Jouko Lindstedt (Finnlando), demandante, ĉu la litova vere estas maljuna kaj Esperanto juna lingvo. Pri granda publiko povas sendube jam anticipe kalkuli inĝ. Toon Witkam (Nederlando) kaj d-rino Jane Edwards (Usono), kies temoj estos respektive aŭtomata tradukado kaj vampiroj. D-ro Shigeaki Nagamachi (Japanio) prelegos pri la evoluo de matematiko kaj moderna matematika fiziko.

La prelego de d-ro Hans Michael Maitzen (Aŭstrio) kaj prof. Amri Wandel (Israelo), "La Lakta Vojo - nia hejmo en la universo", kaj tiu de prof. Ieva Ŝvarcaite (Litovio), "Homara agado en la teritorio de la lasta kontinenta glaciepoko en la ĉebalta regiono: ekologia aspekto" enkondukos AIS-kurson. Trian kurson de AIS en Vilno donos prof. Helmar Frank (Germanio) pri la temo "La Sibiua programo de eŭrolingvistiko".

Same kiel en ĉiuj Universalaj Kongresoj ekde 1997, ankaŭ en Vilno kongresanoj povos aĉeti presitan kolekton de la IKU-prelegoj, kiu estos vendata post la UK en la Libroservo de UEA.

KONTRIBUU AL LA KLERIGA TAGO DE LA 90-A UK!

En Gotenburgo kaj Pekino, ni organizis en la kadro de la Universala Kongreso specialan kaj tre sukcesan Klerigan Tagon, en kiu okazis plej diversaj kunvenoj - pri la lingvo Esperanto, pri ĝia historio, pri la kongresa lando, pri novaj metodoj de informado, pri kiel organizi kongresojn, ktp. Multaj kongresanoj partoprenis (verŝajne eĉ plimulto de la kongresanoj), kaj sekve iris hejmen kun novaj ideoj kaj nova entuziasmo.

En Vilno ni denove prezentos Klerigan Tagon. Ni invitas vian partoprenon.

Ĉu vi en via urbo aŭ lando ellaboris sukcesan elpaŝon en la disvastigo de Esperanto? Eble vi trovis manieron enpenetri la lokan gazetaron, aŭ utiligas lokajn foirojn por prezenti Esperanton, aŭ ellaboris novajn kaj trafajn informilojn, aŭ organizas novstilajn kongresojn aŭ kunvenojn? Ni deziras, ke tiuj bonaj ideoj cirkulu en la Esperanto-movado, kaj ke vi prezentu ilin en nia Kleriga Tago.

Ĉu vi aparte interesiĝas pri iu aspekto de lingvoj - pri la minoritataj lingvoj en via lando, aŭ pri la stato de la angla lingvo, aŭ pri lingvo-instruado? Ĉu vi havas ion seriozan por diri pri la lingvo Esperanto kaj ĝia funkciado? Se jes, proponu vin kiel parolanton en la Kleriga Tago. Ĉu vi havas ion por diri pri la historio de nia lingvo, eble en via regiono? Ĉu ion pri la Esperanto-literaturo, kiun eble vi aparte studis aŭ deziras prezenti? Aŭ pri tradukado? Aŭ pri utiligo de Esperanto en Interreto? Aŭ pri Esperanto en radio? Aŭ en scienco?

Bonaj ideoj kaj interesaj informoj abundas en nia movado, sed ili ofte ne atingas la tagolumon. Jen okazo por prezenti viajn ideojn kaj opiniojn. Ni ankaŭ aparte interesiĝas pri plenaj programeroj. Se du-tri personoj deziras kune prezenti ion novan, aŭ organizi podian diskuton pri iu temo, ili nepre proponu tion.

Tradicie, nur fakaj asocioj kaj instancoj de UEA aŭ aparte invititaj personoj havis rajton prezenti programojn en la kadro de la Universalaj Kongresoj. Nun, per la Kleriga Tago, la vojo estas malfermita ankaŭ al vi.

Kaptu la okazon! Sendu vian proponon kiel eble plej baldaŭ al la organizantoj Humphrey Tonkin (tonkinhartford.edu) aŭ Michela Lipari (michela.liparitiscali.it). Ne prokrastu!

Humphrey Tonkin

Lasta ŝanĝo:
2005-05-22
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz206.html