UEA denove iniciatas agadon por instigi rajtigitajn personojn kandidatigi UEA por la pacpremio de Nobel. Tiucele la Estraro ĵus elektis s-ron Ivo Osibov kiel komisiiton por kunordigi la agadon. Osibov gvidis ankaŭ la agadon por kandidatigi UEA por la pacpremio de la jaro 2001. Tiam almenaŭ 34 rajtigitaj personoj el 10 landoj kandidatigis UEA.
UEA estis unuafoje kandidatigita por la Nobel-premio verŝajne en la jaro 1954 kaj ĝi estis kandidato ankaŭ en multaj postaj jaroj. Plej multe da apogo UEA ricevis en 1966, kiam estis 253 proponintoj, sed plej proksime al premiiĝo UEA estis en 1988, kiam laŭ gazetaraj informoj ĝi estis unu el la kandidatoj, inter kiuj la fina decido estis farita.
Ĝis la 1-a junio entute 2040 kongresanoj el 60 landoj aliĝis al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (23-30 julio 2005). Sekve jam du monatojn antaŭ sia komenco la Vilna UK superis la pasintjaran UK en Pekino, al kiu aliĝis 2031 kongresanoj el 51 landoj kaj kiu estis la plej granda UK post la jaro 1999, kiam la UK en Berlino arigis 2712 aliĝintojn.
Kun 357 aliĝintoj la gastigonta lando Litovio estas ĉe la pinto de la statistiko. Ĝin sekvas Francio (225), Japanio (165) kaj Germanio (154). Multnombre reprezentataj en Vilno estos ankaŭ Pollando (95), Rusio (91), Italio (78), Nederlando (73), Finnlando (68), Svedio (62), Belgio (59), Ĉeĥio (45), Britio (44) kaj Danio (40). Apud Japanio, plej multe da ekstereŭropaj aliĝintoj ĝis nun liveris Usono (38), Korea Respubliko (32), Irano (24), Aŭstralio kaj Brazilo (po 21).
La kresko de la individua membraro de UEA plifortiĝis en la unuaj monatoj de la nuna jaro. Ĝis la 31-a de majo UEA estis registritaj 5424 individuaj membroj, kio estas je 312 pli multe ol en la sama dato pasintjare. En 2004 la tutjara kresko estis 142. Parte la pli forta kresko en la maja statistiko verŝajne rezultas el pli efika administrado de kotizoj en la Centra Oficejo, sed ĉefe temas pri efektiva kresko.
Komence de junio la Centra Oficejo dissendos memorigan leteron al tiuj pasintjaraj membroj, kiuj ankoraŭ ne kotizis por la nuna jaro. Tiu dissendo ĉiujare rezultigas novan ondon de aliĝoj. La Centra Oficejo antaŭvidas, ke ĉi-jare la fina nombro de individuaj membroj denove superos 6000, unuafoje post la jaro 2001.