Inter la multaj demandoj levitaj de la plimultigo de la membraro de la Eŭropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kvankam la Traktato de Romo antaŭvidis egalecon de statuso por la naciaj lingvoj en la institucioj de EU, konsiderinde altiĝis la baroj al efektivigo de tiu principo, en la nuna situacio de 25 ŝtatoj-membroj kun 21 oficialaj lingvoj, pli ol 25 regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj multaj iom grandaj enmigrintaj lingvokomunumoj, ĉiuj kun tre diversaj nombroj de parolantoj. Sen atenta, sistema, kaj bone financata aliro al mastrumo de la multlingva karaktero de EU, la lingvoj kaj kulturaj valoroj de iuj el la pli malgrandaj ŝtatoj kaj neŝtataj lingvogrupoj povus minaciĝi, kun sekva kompromito de la principo de egaleco inter EU-membroj kaj malfermiĝo al novaj specoj de konflikto kaj lukto en kaj inter nacioj.
Tiu situacio estis fokuso de la Kvara Nitobe-Simpozio, organizita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj en kunlaboro kun la Komitato pri Eŭropaj Aferoj de la Litova Parlamento, la Akademio de Sciencioj de Litovio, kaj la Universitato de Vilno. Pli ol 70 partoprenantoj el pli ol 20 landoj, inkluzive de naŭ novaj ŝtatoj-membroj de EU, kunvenis por esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj serĉi unuanimecon pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingvopolitiko de EU sub la novaj kondiĉoj.
La simpozianoj komune esprimis
fortan apogon al la procezo de eŭropa integriĝo,
kaj precipe al la streboj disvolvi justan, demokratan kaj altkvalitan
komunikadon
inter ĉiuj eŭropanoj. Ili ankaŭ dividis la kredon, ke la aktuala
lingvopolitiko
de EU, aŭ en la EU-institucioj mem, aŭ je la nivelo de naciaj
registaroj, estas
neadekvata por atingi tiujn celojn. La jenaj problemaj evoluoj ŝajnas
larĝe
disvastigitaj tra EU: Neglekto de lingvaj demandoj en la politika
decidofarado sur terenoj kiel ekzemple
supera edukado, sciencaj esploroj, kaj amaskomunikiloj, kun negativa
efiko je
la valoroj kaj bezonoj de malgrandaj naciaj kaj nenaciaj
lingvokomunumoj;
Tolero aŭ kultivo de normoj de lingva praktiko, kiuj
kontraŭas la principojn
de multlingvismo kaj lingva egaleco, ofte estigante situaciojn en kiuj
homoj
kun limigita aŭ nenia rego de la angla lingvo ne povas partopreni
egalece en
la politika decidoprocezo en EU;
Troa dependo je ekzistantaj
lingvorilataj institucioj kaj ideoj, kiujn oni ne
evoluigis por alfronti demandojn en eŭropa aŭ tutmonda kunteksto -
tendenco
kiu refortigas persistan mankon de lingvaj konscio kaj faka kono en
registaroj
je ĉiuj niveloj. Rimarkinda redukto de la instruado de lingvoj aliaj ol
la angla, malpliigante
la ŝancojn ke eŭropanoj akiros profundajn komprenon kaj estimon de la
kulturoj
de najbaraj landoj, kaj refortigante eksterproporcian ĉeeston de britaj
kaj
usonaj kulturaj produktoj tra EU;
Evito de malferma publika diskutado de lingvopolitiko, kaj precipe de realecaj alternativoj al la nuna situacio de oficiala sed dubkvalita multlingvismo ligita al la nereguligita kaj neegaleca disvastiĝo de la angla. En la kunteksto de la 25-membra Eŭropa Unio, simpozianoj opiniis ke tiuj lingvopolitikaj malfortoj tendencas subfosi la lingvojn de la pli malgrandaj ŝtatoj. Simpoziaj prelegantoj atentigis pri la ekzisto de signifaj ekonomiaj kaj politikaj ŝarĝoj truditaj de la nuna sistemo al la parolantoj de tiuj lingvoj, kaj ili esprimis timon, ke tio longperspektive kondukos al la perdo de statuso kaj vivanteco de ĉiuj lingvoj escepte de la plej grandaj.
Kvankam ili pledas por vasta gamo de ideoj kaj prioritatoj en la traktado de tiuj problemoj, partoprenantoj de la simpozio interkonsentis pri la sekvaj kvin ĉefaj agaddirektoj:
1. Komuna kadro.
Oni bezonas konstrueman, realisman lingvopolitikan kadron por la Eŭropa Unio de 25 landoj, kiu ekvilibrigu protektadon kaj aprezadon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de EU. Partopreno de larĝa gamo de individuoj kaj institucioj, reprezentantaj multajn diversajn perspektivojn kaj interesojn, estos nepre necesa por realigi tian vizion.
2. Publika kaj politika debato.
4. Alternativaj vizioj.
La evoluigo de komuna kadro, kaj de politikaj solvoj en difinitaj kuntekstoj, profitos el informita publika debatado pri konkurencaj vizioj de la lingva estonteco de la Eŭropa Unio. Inter la vizioj atendantaj formuladon kaj ellaboron estas la jenaj: Vizioj, kiuj tiras konkludojn el diversaj modeloj de multilingvismo tra la mondo por pli bone kompreni la dinamikon kaj potencialajn fortojn kaj malfortojn de la EU-lingvosistemo, kaj ĝia loko ene de tutmonda lingvosistemo; Vizioj, kiuj difinas kaj defendas la statuson kaj bezonojn de malgrandaj naciaj kaj ne-naciaj lingvokomunumoj, kaj indiĝenaj kaj enmigraj, ene de EU; Vizioj, kiuj disvolvas politikajn rimedojn por certigi ke iu ajn vaste uzata interlingvo ne subfosu la pluvivipovon de la naciaj lingvoj, la egalecan traktadon de ties parolantoj en EU-institucioj, kaj la konservadon de kultura diverseco;
Vizioj, kiuj esploras la potencialan rolon de Esperanto ene de komuna lingvokadro de EU, precipe en rilato al ĝiaj ekonomiaj avantaĝoj kiel pivota lingvo en tradukado kaj interpretado, ĝia efikeco kiel enkonduko al lingvolernado, kaj ĝiaj meritoj sur la kampo de interkultura komunikado; Vizioj, kiuj projekcias la estontan disvolviĝon de lingva kaj komunika teknologio, kaj de novaj sistemoj de fremdlingva edukado, kaj iliajn potencialjn sekvojn en lingvo-lernado kaj -uzado ene de EU.
5. Politika kaj fakula
kunlaboro.
La Kvara Nitobe-Simpozio konsistigis unu el la unuaj okazoj, kie politikistoj kaj fakuloj el plimulto de la ŝtatoj de la pligrandigita EU povis diskuti komunajn zorgojn kaj prioritatojn sur la tereno de lingvopolitiko kaj komunikado. Progreso pri la demandoj skizitaj ĉi tie dependos de plua kaj plivastiĝanta kunlaboro de ĉi tiu speco, inkluzive de: Regulaj kunvenoj, kaj je EU-nivelo, kaj inter diversaj ŝtataj grupiĝoj, ekzemple en la formo de lingvopolitika konferenco por la malpli grandaj EU-ŝtatoj kiel oni proponis dum la Simpozio;
Disvolvo de reto por sciencaj
esploroj, kiu kunligas esploristojn pri la ekonomiko,
sociologio, politiko, kaj planado de lingvoj (inkluzive i.a. de edukaj,
terminologiaj,
kaj juraj aspektoj) kaj kiu kapablas provizi rapidajn kaj bone
dokumentitajn
informojn al decidofarantoj kaj al ĵurnalistoj;
Daŭra komunikado per retpoŝto kaj aliaj rimedoj, kun la celo engaĝi kreskantan nombron de ŝlosilaj individuoj en la akademiaj, burokrataj kaj politikaj medioj de la EU-ŝtatoj, por la evoluigo de komunaj solvoj al komunaj lingvaj problemoj.
La evoluo de EU en kompleksan, novspecan formon de internacia kunlaboro postulas novajn alirojn al la mastrumado de multlingvismo kaj de efika, egaleca komunikado. La disvolvo de kapabloj sur ĉi tiu tereno, en la formo de novaj ideoj, fakaj kompetentoj, kaj institucioj, estas urĝa prioritato kiu meritas atenton kaj rimedojn de la naciaj registaroj same kiel de la EU-instancoj.
La partoprenantoj de la Kvara Nitobe-Simpozio deziras danki la organizantojn kaj subtenantojn de tiu ĉi unua renkontiĝo, kaj precipe al la litova parlamento, pro la afabla disponigo de kunvenejo kaj interpretaj servoj, kaj al Esperantic Studies Foundation (Washington, Usono) pro ties malavara financa subteno.