Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 227

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 227 (2006-02-17)

Enhavo

DEKLARO OKAZE DE LA TAGO DE GEPATRAJ LINGVOJ

La 21-an de februaro estos celebrata en la mondo la Internacia Tago de Gepatraj Lingvoj la sesan fojon. Ĉi-jare Unesko, la iniciatinto de la celebrado, intencas substreki la lingvan diversecon, alivorte la neceson pluteni la mondon lingve plureca. Interalie konferenco kun tiu temo kiel titolo okazos en la sidejo de Parizo kun partopreno de la plej altaj funkciuloj de la organizaĵo, ĝuste por marki la gravecon de ĝi.

Oni prezentos la sekvojn de la malapero de lingvoj kaj la iniciatojn por malhelpi tiun malaperon en ĉiuj mondopartoj.

Apartan atenton oni dediĉos ankaŭ al la iniciato de Afrika Unio, kiu deklaris la jaron 2006-an "Jaro de Afrikaj Lingvoj" dum la Speciala Kunsido pri Kulturo kaj Edukado de la Pinto-konferenco en Ĥartumo fine de la pasinta monato.

La Esperanto-movado ankaŭ ĉi-jare aliĝas al la celebrado de tiu tago, kies gvida ideo estas esenca parto de la idearo de la Esperanto-komunumo, kaj kiu koincidas kun la Semajno de Internacia Amikeco, iniciatita de Universala Esperanto-Asocio antaŭ kvar jardekoj.

Esperanto ne celas anstataŭigi aliajn lingvojn sed nur utili kiel dua lingvo neŭtrala, ne portanta la interesojn de tiu aŭ alia granda lando, kaj per tio mem protektanta ĉiujn lingvojn, grandajn kaj malgrandajn. La tago, cetere, estis kreita por doni atenton al la gepatraj lingvoj, kiuj estas lingvoj de malplimultoj enlandaj kaj de malgrandaj landoj en la monda sceno. La Esperanto-movado de ĉiam atentas pri tio kaj ni povas fieri, ke en ĉiuj situacioj ni provis fari ĉion eblan por favori per Esperanto ĝuste tiujn lingvojn.

Ni estas konvinkitaj pri tio, kion diris Gandhi pri la graveco de gepatraj lingvoj: "... vera edukado ne eblas per eksterlanda rimedo...sole la hejma medio povas stimuli spiritan originalecon en la plej multaj personoj" kaj samtempe pri tio kion diris Zamenhof: "La lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj [...] la eblon komprenadi unu la alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj."

Tiun koncepton resumas daŭre nia slogano "Ĉiu rajtas lerni sian gepatran lingvon kaj la internacian lingvon Esperanto", en la afiŝo subtene al la Tago de gepatraj lingvoj de Unesko, kiu estas elprenebla el la ret-paĝoj de UEA: http://www.uea.org/informado/gepatralingvotago.html

Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

VERGARA GVIDAS LA AMERIKAN KOMISIONON

La Estraro de UEA elektis la ĉilian komitatanon José Antonio Vergara kiel novan kunordiganton de la Komisiono pri Amerika Agado. S-ro Vergara transprenas la taskon de Atilio Orellana Rojas (Argentino/Nederlando), kiu plenumis ĝin preskaŭ seninterrompe ekde 1995 kaj plu restas membro de la Komisiono. Post dujara paŭzo revenas al la Komisiono Adonis Saliba (Brazilo). La ceteraj komisionanoj estas Normand Fleury (Kanado), Luis Raudón (Meksiko), Rafael Despradel (Dominika Respubliko), Juan Ramón Rodríguez Gómez (Kubo) kaj Maurício Signorini Prado de Almeida (Brazilo).

Lasta ŝanĝo:
2006-02-17
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz227.html