
Entute 14 bibliotekoj kaj unu individuo petis apogon. La UEA-estraranino pri kulturo, Michela Lipari, kaj la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller konsistigis la komisionon kiu decidis pri la aljuĝo, kun asisto de la libroservisto Simo Milojevic. La komisiono bedaŭris ke pro manko de alikontinentaj petoj ĝi devis distribui la subvenciojn ĉefe inter eŭropaj bibliotekoj. Unuafoje inter la ricevintoj troviĝas tamen afrika biblioteko, sed el la movade vigla Latin-Ameriko nek ĉi-foje nek pasintjare venis subvencipetoj.
Jenaj bibliotekoj ricevis subvencion:
Hispanio: Hispana Esperanto-Federacio 500 gld.
Pollando: Fondumo Zamenhof (Bjalistoko) 500 gld.
Rumanio: Biblioteko de Bazaro (Cluj-Napoca) 500 gld.
Togolando: Biblioteko Ni Ĉiuj (Aneho) 500 gld.
Uzbekio: Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco (Samarkando) 500 gld.
Estonio: Esperanto-Asocio de Estonio 400 gld.
Italio: Kunordigo Esperantista Venetilanda 400 gld.
Svedio: Esperanto-kursejo Lesjöfors 400 gld.
Litovio: Litova Esperanto-Centro (Kaunas) 300 gld.
Nederlando: Internacia Esperanto-Instituto 200 gld.
Subvencipetoj por la tria aljuĝo devos atingi la Centran Oficejon
de UEA ĝis la 15-a de oktobro 1999. Ili devas konsisti el listo de
dezirataj libroj ordigitaj laŭ prefero, ĉar la subvenciojn oni
ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Bonvenas ankaŭ priskribo de
la biblioteko. Konsiderataj estas nur bibliotekoj ne financataj de ŝtata,
urba aŭ alia nemovada instanco.