Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 25b

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 25b (1999-01-26)

Pri Kontakto en nordia revuo

En la sesa numero de 1998 de Astra Nova, populara soci-kultura revuo en Finnlando kaj Svedio, aperis artikolo de la redaktoro de Kontakto, d-rino Sabira Stahlberg. En la artikolo, titolita "Taglibraĵo", ŝi priskribas sian laboron por Kontakto kaj ankaŭ sian Esperantan traduklaboron por aperonta antologio de la fama finnland-sveda modernisma poetino Edith Södergran (1892-1923). En akompana foto la aŭtorino aperas kun Stina Katchadourian, la plej grava tradukisto de Södergran en la anglan, kaj mencio ke ambaŭ tradukas Södergran en siajn respektivajn lingvojn.

La menciita antologio de Edith Södergran aperos en 1999, subtenate de la Asocio por la Finnlanda Literaturo.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz25b.htm