Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 26

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 26 (1999-01-27)

UEA transiris al eŭro

La eŭro, komuna valuto de 11 landoj de Eŭropa Unio (AT, BE, DE, ES, FI, FR, IE, IT, LU, NL, PT), estis enkondukita la 1-an de januaro. Dum la unuaj tri jaroj ĝi estos nur kontovaluto kaj funkcios apud la koncernaj naciaj valutoj. Fizikan formon eŭro ricevos la 1-an de januaro 2002, kiam ekcirkulos eŭraj monbiletoj kaj moneroj.

Unu eŭro (EUR) egalas al 2,20371 NLG. Respektive 1 NLG estas 0,45378 EUR.

Ekde la 1-a de januaro la librotenado de UEA estas farata en eŭroj. Oni tamen povas daŭre fari pagojn al UEA en guldenoj kaj aliaj konverteblaj valutoj, sed ĉe la librotenado ili estas konvertataj en eŭrojn. Sekve ankaŭ la konteltiroj de la UEA-kontoj estos eŭraj. La konteltiroj kun la dato 1998-12-31 indikis la en- kaj elpagojn kaj la finan saldon ankoraŭ en guldenoj.

Estas rekomendinde ke ekde nun la uzantoj de la kontoservo de UEA indiku siajn pagojn en eŭroj. Tio ne estas deviga, sed tio ŝparas laboron al la CO kaj plirapidigas la traktadon de la pagoj. Ĉar eŭro estas la librotena mono de UEA, ankaŭ aliaj Esperanto-organizaĵoj, eldonistoj de libroj kaj gazetoj, organizantoj de Esperanto-aranĝoj ktp. — ankaŭ en ne-eŭraj landoj — estas petataj ekde nun fiksi siajn prezojn kaj kotizojn en eŭroj anstataŭ guldenoj.

Ankaŭ la prezoj de la Libroservo de UEA estas ŝanĝitaj al eŭroj. La rubriko "Laste aperis" de la revuo Esperanto indikas eŭroprezojn unuafoje en la februara numero. En la kotiztabelo de UEA por 1999 la kotizoj por la eŭrolandoj restas ankoraŭ en la nacia valuto, ĉar la tabelo estis fiksita pasintjare. Tial ankaŭ la ĉi-jaraj kotizoj por aparte menciitaj landoj kun nestabila aŭ nekonvertebla mono estas guldenaj. (Temas pri AR, BR, BG, IS, IL, KR, PL, RU kaj ZA.) Por aliaj landoj, por kiuj validas malalta tarifo, la Centra Oficejo jam difinis eŭrajn kotizojn. (Ili aperos en la februara numero de Esperanto kaj oni povas peti informojn pri ili ankaŭ de la CO.)

En la Dua Bulteno de la Berlina UK la prezoj de loĝado, ekskursoj kaj aliaj servoj estas eŭraj. La kongresaj aliĝkotizoj estos fiksitaj en eŭroj unuafoje por la Tel-Aviva UK.

La Centra Oficejo de UEA antaŭvidas ke iom da konfuzo kaj prokrastoj ne estos eviteblaj dum la tri-jara transiro, precipe en la unua jaro, kiam kaj la membroj kaj la stabo de la CO devos alkutimiĝi al la nova valuto. Ni estu komprenemaj kaj atentemaj, kaj klopodu lerni rapide!

Rekomendinda libreto por interesitoj kiuj deziras ekscii pli pri eŭro, estas "Eŭro: ecoj kaj sekvoj por ĉiuj" de Marc Vanden Bempt, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 1997 (prezo: 3,55 EUR).

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz26.htm