Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 27

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 27 (1999-02-24)

Marjorie Boulton en la deka Malferma Tago de la Centra Oficejo

La plej sukcesa iniciato de novspeca Esperanto-aranĝo en la 90-aj jaroj, la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, okazos jam por la deka fojo sabaton, la 24-an de aprilo, de la 10-a ĝis la 17-a horo.

La ĉefa gasto de la aprila Malferma Tago estos la renoma verkistino Marjorie Boulton. Ŝia ampleksa originala verkaro inkluzivas ĉiujn branĉojn de beletro. Ŝi estas ankaŭ populara pedagogo, kies ĉefverkoj tiukampe estas la progresiga legolibro Faktoj kaj fantazioj kaj la famaj Barlastonaj Esperanto-kursoj. Marjorie Boulton estas certe ankaŭ la plej elstara kat-amanto en Esperantujo. Rondo Kato, kiun ŝi prezidas, estas unu el la plej viglaj fakaj Esperanto-asocioj.

Krom renkontiĝo kun Marjorie Boulton, ankaŭ aliaj programeroj atendos la vizitantojn. Kiel kutime, la Libroservo rabatos 10-procente siajn varojn — kelkajn eĉ pli multe — kaj la laborantoj de la CO regalos la gastojn per kafo kaj teo.

En la Malferma Tago antaŭ unu jaro Hector Hodler, la fondinto de UEA, estis unu el la gravuloj de la 90-jara historio de UEA kiujn oni omaĝis per prelego. Ĉi-foje eblos konatiĝi kun verkoj de lia patro se oni etendos sian vojaĝon ĝis Hago, en kies Komunuma Muzeo estas montrata ekspozicio de pentraĵoj de Ferdinand Hodler.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz27.htm