
La petoj venis el 53 landoj (59 en 1997). Plej multaj petoj venis el Francio (70), Brazilo (59), Ruslando (38), Irano (22), Kubo (21), Madagaskaro (19), Pollando (13), Hungario (11) kaj Germanio (10). Novaj landoj en la KSM-statistiko estas Komoroj (9), Ugando (2) kaj Zambio (1).
Oni povas ricevi adresojn de korespondemuloj sendante al KSM, kun du internaciaj
respondkuponoj, jenajn detalojn: nomo, adreso, sekso, aĝo, profesio,
geedza stato, kiom da korespondantoj dezirataj, en kiuj landoj, kaj pri
kiuj temoj. La adreso de KSM estas: Koresponda Servo Mondskala, B.P. 6,
FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio.