Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 29

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 29 (1999-03-08)

Esperantologio komputile

Komputiloj en la moderna mondo ne plu estas nuraj kalkuliloj. Ofte oni uzas ilin ankaŭ por lingve komuniki, por prilabori tekstojn, por prepari gramatikojn kaj vortarojn, por tajpi, legi, aŭdi kaj paroli. Iom dramece oni povus supozi ke la futuro de lingvoj dependas de ilia komputila uzo.

Tion montras i.a. jena ekzemplo. Grandaj entreprenoj produktegas amasojn da leteroj al klientoj kaj aliaj homoj. Nuntempe oni provas aŭtomatigi la verkadon de tiaj leteroj. Post kelkaj jaroj en la oficeja korespondado oni eble bezonos nur prononci la nomon de la kliento kaj la kategorion de ties problemoj kaj demandoj por aŭtomate produkti taŭgan leteron. Poste la oficisto bezonas nur voĉe klarigi la detalojn al sia komputilo: eĉ tajpado estos nenecesa.

La entreprenoj ŝparos multe da mono uzante tiajn komputilajn programojn. Tial nuntempe programistoj havas grandan intereson pri ili. Ĉi tie kuŝas grava danĝero por malgrandaj lingvoj. Tiaj programoj estos ekproduktataj nur en grandaj naciaj lingvoj, precipe la angla. Tio siaflanke eble estos argumento por entreprenoj uzi nur tiu(j)n lingvo(j)n en sia ekstera komunikado. Kostos malpli produkti leteron en la angla ol eĉ en la nacia lingvo de la oficisto. Ankaŭ Esperanto suferas malavantaĝon: dum oni nuntempe investas miliardojn da eŭroj en la produktado de anglalingvaj iloj, esperantistoj neniam povus trovi eĉ malgrandan eron de tiu sumo.

La komputilado ŝanĝos ankaŭ la esploradon pri lingvoj kaj literaturo. La ekzisto de grandaj tekstaroj, ekz. en Interreto, kaj la ekzisto de komputilaj vortaroj kaj gramatikoj verŝajne ŝanĝos la metodon por multaj lingvosciencistoj. Estos multe pli simple pristudi kiel lingvo vere funkcias uzante komputilojn kaj komputilajn retojn. Ankaŭ la fakto ke multaj eldonistoj prilaboras elektronikajn dosierojn povos esti granda helpo al la esperantologo, se ni sukcesos iel fari tiujn dosierojn alireblaj por esploristoj. Krom tio, ankaŭ la publikigado de tiel akiritaj rezultoj estos multe pli facila kaj malpli kosta, se oni uzos elektronikajn forumojn.

La Esperanto-movado kaj la esperantologio tial ambaŭ devas ekuzi la novajn rimedojn. Feliĉe, la nombro da interesatoj pri komputila lingvistiko inter la esperantologoj estas tradicie relative alta, kaj krom tio ekzistas multaj aliaj projektoj ne tradicie komputilecaj:

La Esperantologia Konferenco de la ĉi-jara Universala Kongreso en Berlino pristudos la demandon: kio estas farenda, farinda kaj farebla por plibonigi la elektronikan vojstrukturon de la lingvo? Kiel ni enarkivigu la ekzistantajn materialojn? Kiel oni povas profiti de ili? Kiel ni povos stimuli Esperantan lingvoteknologion?

Fakuloj kiuj volas kontribui al la konferenco estas invitataj sendi kelklinian resumon por prelego 30-minuta al d-ro Marc van Oostendorp, Vakgroep Theoretische Taalwetenschap, Universiteit van Amsterdam, Spuistraat 210, NL-1012 VT Amsterdam, Nederlando; aŭ (prefere) retpoŝte en ASCII-formato. Oni akceptos proksimume ses tiajn prelegojn.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz29.htm