Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 30b

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 30b (1999-03-22)

Jam 2000 aliĝis al Berlino

La 19-an de marto la Kongresa Fako de UEA registris la 2000-an aliĝon al la 84-a Universala Kongreso en Berlino (31 julio ĝis 7 aŭgusto).

La ĝisnunaj aliĝintoj reprezentas 56 landojn. Plej multnombras la gastiganta lando Germanio kun 418 aliĝintoj. Sekvas Francio (232), Pollando (162), Japanio (149), Nederlando (83), Svedio (77), Italio (74), Litovio (64), Belgio kaj Britio (po 61), kaj Finnlando (54). Apud Japanio la plej multnombraj ekstereŭropaj landoj ĝis nun estas Brazilo (37), Usono (31) kaj Aŭstralio (16).

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz30b.htm