
Kontakto 1/99 enhavis artikolojn i.a. pri Oxfam, internacia helporganizo por suferantaj landoj, pri prognozoj por la tria jarmilo, kaj pri Esperarto, nova formo de artofarado, kiu ligiĝas kun Esperanto. Temoj de Kontakto 2/99 estas i.a. printempaj abiturientaj tradicioj, la falo de diktatoroj en diversaj mondopartoj, kaj la rok-stelo Nick Cave. Ĉiam en Kontakto aperas rubrikoj ankaŭ pri Interreto, kuirarto, kaj nove de 1999 ankaŭ pri sano kaj alternativa kuracado.
Kontakto estas legata en pli ol 90 landoj tra la mondo kaj kalkuliĝas inter la plej bele ilustritaj revuoj en Esperanto, kun plenkolora kovrilo kaj ekde 1999 ankaŭ kun plia koloro en la mezo. Ĝi estas plene internacia revuo, kun multaj kontribuaĵoj el Afriko, Azio kaj Latinameriko. Kontakto havas ankaŭ facilajn kaj tre facilajn tekstojn, kiuj helpas al komencantoj kaj progresantoj uzi sian lingvokonon praktike. Ĝi perfekte taŭgas por kursoj, kursgvidantoj, diskutgrupoj kaj ekspozicioj, kaj por informi al la ne-esperanta publiko. Eblas aboni ĝin tra la tuta jaro. Por pli grandaj mendoj de Kontakto al sama adreso eblas ricevi grandan rabaton.
La abonprezoj varias laŭlande. Por aboni oni turnu sin al la kotizperanto de UEA en sia lando aŭ rekte al la Centra Oficejo de UEA.
Vi povas ankaŭ vidi la hejmpaĝon de Kontakto ĉe http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/kontakto/e-kontakto.html