Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 32

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 32 (1999-07-05)

Kontakto pri Egiptio kaj komunikado

Egiptio, antikva kaj moderna, estas la temo de la plej freŝa Kontakto (3/99), aperinta fine de majo kun ilustraĵoj dorskovrile de Mauricio Pettinaroli, Argentino, el la mondfama verko "Sinuhe, la egipto" de Mika Waltari.

En la plej nova Kontakto i.a. Raymond Lecat kaj Jeanne Pirot, loĝantaj en Egiptio, priskribas vojaĝon respektive loĝadon en Suda Sinajo. La vivo estas ĉarma en Sinajo, diras Pirot, dum Lecat atentigas pri la multaj vidindaĵoj kaj mirindaj lokoj por turistoj. Aletta van der Heijden, Nederlando, rakontas kiel mumio Sensaos, juna knabino, ricevis vizaĝon pere de plej moderna teknologio, kaj Robert Roze, Francio, verkas pri antibiotika viandvermo, uzata por medicinaj celoj. Giancarlo Baraldi, Italio, priskribas la sfinkson kaj ĝian historion.

Pri tute alia temo parolas Reza Kheir-Khah, iranano loĝanta en Japanio, intervjuita por Kontakto. Laŭ li, estas nun tempo por la aziaj esperantistoj mem partopreni en la internaciigo de Esperanto kaj la movado, kaj mencias, ke ankoraŭ mankas informado kaj komunikado inter la aziaj movadanoj. Tamen li estas optimisma pri la Azia Kongreso en Hanojo (22-25 aŭgusto), esperante ke okazos multaj fruktodonaj diskutoj inter azianoj pri la movado en la regiono.

Aktualan enrigardon pri la situacio en Jugoslavio donas taglibraĵoj de Zoran C'iric', regula kunlaboranto de Kontakto el Jugoslavio. "Estus multe pli utile, se oni simple donus la monon por tiu ĉi militkampanjo al la loĝantoj de tiu regiono, ol detrui iliajn hejmojn kaj vivojn", skribas Zoran. Li ankaŭ mencias pri la ekologia katastrofo, kiu jam fariĝis fakto. En la Balkanoj radioaktiveco krom aer- kaj akvopoluo jam venenigas la vivojn de milionoj da homoj.

En venonta Kontakto (4/99) la situacio en Jugoslavio kaj Kosovo estos pli profunde analizata. Numero 4 aperos fine de julio.

Krom tio en la plej nova Kontakto elstaras artikoloj pri komunikado, la temo de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso. Eksciu pri satelitoj observantaj la teron - grava informilo por preventado de ekologiaj katastrofoj - kaj pri la unua telefongazeto en la mondo, el Hungario, la kongreslando de TEJO en 1999.

Por vojaĝemuloj aperas artikolo pri la naturparko Kanaimao (Canaima), Venezuelo, kaj por kajtemuloj detala priskribo kiel fari kajton. Kontakto jam komencis tradicion aperigi en ĉiu numero komikson, kaj ĉi-foje enestas komikso de Flavio Cimonari Rebello, Brazilo, nomata ZOO. Novelon verkis por Kontakto Snjez'ana Cimic', Kroatio/Nederlando, kaj ĉe la Bumerango, la libera forumo de Kontakto, okazas diskuto pri Vatikano kaj pri milito. Facillingvaj tekstoj enestas kiel kutime por lernantoj de Esperanto.

Kontakto estas perfekta instruilo por ajna kurso, sed ĝi ankaŭ estas interesa por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri informoj kaj temoj ekstermovadaj. Vi povas aboni Kontakton ĉe la landa kotizperanto de UEA aŭ rekte ĉe UEA.

Vidu ankaŭ la hejmpaĝon de Kontakto ĉe http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/kontakto/e-kontakto.html

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz32.htm