
Nova ondo de aliĝoj rapide kreskigas la statistikon de la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino: ĝis la 20-a de julio estis registritaj 2584 kongresanoj el 62 landoj.
La pinton de la statistiko konsistigas Germanio (478), Francio (284), Pollando
(285), Japanio (220), Nederlando (102), Svedio (98), Italio (91), Belgio
(81), Britio (68), Ruslando (67), Litovio (66), Finnlando (60), Hispanio
(58), Usono (48), Danio (46) kaj Brazilo (45).