
Kadre de la Berlina UK kunsidos por la dua fojo la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo. Al la unua kunsido en la Montpeliera UK aliĝis 65 asocioj, centroj kaj alispecaj establoj kiuj estis pretaj interŝanĝi spertojn por trovi komunajn bazojn por estonta agado. Ili ĉiuj trovis utila tian komunan forumon, kiu ne postulas de la aliĝintoj kiel antaukondiĉon la akcepton de ia ajn movada strategio aŭ de tezoj truditaj de aliaj sed baziĝas sur plena respekto de ĉies identeco.
En la unua kunsido oni interkonsentis ke UEA zorgos pri la preparoj de la dua kunsido en Berlino. Tiucele Petro Chrdle, estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado, dissendis invitilon al cento da establoj por partopreni la duan kunsidon, kiu okazos ĵaŭdon, la 5-an de aŭgusto en Salono Dietterle en la kongresejo de la Berlina UK.
Estrarano Chrdle emfazas, ke ĉiu ajn establo rajtos partopreni en la Berlina kunsido, sendepende de tio ĉu ĝi ricevis aŭ ne skriban inviton. Pro tiurilataj spekulacioj d-ro Chrdle atentigas, ke skriban inviton ricevis i.a. Esperanto Radikala Asocio. Ĉar la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo ne estas aranĝo de UEA, sed UEA estas en ĝi unu el la egalrajtaj partoprenantoj, la partopreno de unuopa establo ne dependas de ĝia rilato kun UEA aŭ kun iu ajn alia forumano.
La aktoj de la Montpeliera kunsido de la Forumo aperis intertempe en kajera
formo sub la titolo "Ĉiuj kune". Ĝi kostas EUR 2,15 kaj estas
mendebla ĉe UEA kaj aliaj bonaj libroservoj.