
La elekto de la urbo de la Universala Kongreso en la jaro 2002 progresis ĝis la finalo, al kiu la Estraro de UEA en sia marta kunsido akceptis du kandidatojn: Kortrijk en Belgio kaj Fortaleza en Brazilo. Laŭ la komisio de la Estraro, la ĝenerala direktoro Osmo Buller intertempe konatiĝis kun la kondiĉoj en ambaŭ lokoj.
La 21-an de junio Buller vizitis Kortrijk, kiu ĝis nun estas konata al la esperantistoj pro la grava Esperanto-kolekto de sia urba biblioteko. Samtage la ĝenerala direktoro de UEA estis akceptita ankaŭ de la guberniestro de Okcidenta Flandrio, kiu certigis plenan apogon de la oficialaj aŭtoritatoj al la UK-invito farita de Flandra Esperanto-Ligo kaj diversforman subtenon al la UK mem.
De la 6-a ĝis la 14-a de julio Buller restadis en Brazilo. Tie li unue vizitis la kandidatan urbon Fortaleza en la ŝtato Cearao. Same kiel Kortrijk, ankaŭ Fortaleza disponas pri moderna kongresejo, kiu perfekte taugas kiel ejo por UK. Ankaŭ tie la invito de UK, kaj entute la agado de nia movado en Cearao, ĝuas fortan moralan kaj materian apogon de la urbaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj -- tio bele kongruas kun la fakto, ke kaj la guberniestro de Cearao kaj la prezidanto de Cearaa Esperanto- Asocio naskiĝis en la Zamenhof-tago.
Post la vizito al Fortaleza Buller plu diskutis pri la kondiĉoj de
UK kun la estraro de Brazila Esperanto-Ligo dum la Brazila Esperanto-Kongreso
en Campo Grande, ĉefurbo de Mato Grosso do Sul. Ĉirkaŭ 250
esperantistoj partoprenis en la kongreso, kies arta kaj kleriga programo
estis tre riĉa. Kun la urbestro la ĝenerala direktoro plantis
Esperanto-arbon ĉe la urbodomo de Campo Grande.