
Norvega Esperantista Ligo (NEL), konata pro moderne konceptitaj elpaŝoj sur la informa kampo, eldonis 5-lingvan informilon pri Esperanto. Ĝi estas celita por internaciaj kunvenoj kaj konferencoj. Ĉar la delegitoj de tiaj aranĝoj estas superŝutataj per dokumentoj kaj do malemas legi longajn tekstojn, la informilo estas ege konciza. Ĝi nur atentigas pri la ekzisto de Esperanto, kiu ebligas samnivelan komunikadon inter diverslingvanoj kaj estas la sola laborlingvo de amaso da internaciaj kunvenoj.
La teksto estas en la lingvoj Esperanto, norvega, angla, franca kaj rusa. La adreso de UEA kaj kontaktadresoj en multaj landoj estas aldonitaj por direkti tiujn, kiuj deziras pliajn informojn. Eblas reprodukti la folion anstataŭigante iun aŭ iujn el la lingvoj per aliaj, kaj faldi ĝin diversmaniere, tiel ke sur la frontpaĝo aperas la lingvo, kiu laŭokaze estas la plej utila.
UEA, kiu ofte reprezentiĝas en internaciaj konferencoj, daŭre bezonas informilojn en diversaj lingvoj. Tial ĝi tuj petis de NEL stokon de la faldfolio por siaj reprezentantoj ĉe Unesko kaj por la Seŭla konferenco de NRO-j havantaj oficialajn rilatojn kun UN. Kvanto estis sendita ankaŭ por disdono en internacia spiritista kunveno en Brazilo.
Interesitoj povas peti de UEA specimenon. Pri la kondiĉoj por ricevi
pli grandan kvanton oni kontaktu Norvegan Esperantistan Ligon (Olaf Schous
vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio; retadr. esperanto@online.no).