
La Humaneca Premio Conrad N. Hilton estis ĉi-jare aljuĝita al la Afrika Medicina kaj Esplora Fonduso. Temas pri la plej granda ne-registara sanorganizaĵo en Afriko. Ĝi okupiĝas en multaj landoj i.a. pri la rekonstruado de la sanservoj detruitaj de milito.
Al la Hilton-premio apartenas monsumo de unu miliono da usonaj dolaroj.
Laŭ iniciato de Kent Jones el Usono, UEA estis unu el la oficiale akceptitaj
kandidatoj por la ĉi-jara premio.