Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 53

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 53 (1999-10-20)

Aperis Hejma vortaro

Hejma vortaro. Vortareto de hejmaĵoj en Esperanto. Red. Jouko Lindstedt. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1999. 63p. ISBN 92 9017 065 4. 21cm. Prezo: EUR 7,50. (Triona rabato ekde 3 ekz.)

Parolantoj de Esperanto, kiuj uzas la lingvon hejme kiel ĉiutagan komunikilon, ofte spertas ke ordinaraj vortaroj ne ĉiam utilas por trovi nomon por iu enhejma aĵo aŭ ago. Hejma vortaro celas helpi al ili. Ĝi proponas Esperantajn nomojn por diversaj ĉiutagaj aferoj.

En Hejma vortaro la Esperantaj kapvortoj estas rekoneblaj per Esperant- lingva difino, kiun sekvas traduko en 13 naciaj lingvoj. La lingvoj estas, kun interkrampe la respektiva respondeculo: la angla (Brian Moon), la finna (Jouko Lindstedt), la franca (Suzanne Bolduc), la germana (Rudolf Fischer), la hebrea (Amri Wandel), la hispana (Jorge Camacho), la hungara (Sandor Hideg), la itala (Mauro La Torre), la japana (Nagata Hiroshi), la nederlanda (Jorg De Mulder), la portugala (Cicero Soares), la rusa (Aleksandro Shlyafer) kaj la sveda (Martin Strid). La ĉefredaktoro de la vortaro estas prof. Jouko Lindstedt el Finnlando.

Hejma vortaro rezultas el multjara preparado fare de la kunlaborantoj de Rondo Familia de UEA, ĉefe pere de la komputilreta diskutejo DENASK-L. Ĝi estis iniciatita jam komence de la 80-aj jaroj de Anna Lowenstein kaj Renato Corsetti. Provizora papera versio aperis en 1997. Ankaŭ la nuna eldono ne pretendas esti definitiva kaj kompleta, sed ĝi estas malferma por plua plibonigo kaj pliriĉigo.

Aĉetante la vortaron oni subtenas la agadon de Rondo Familia, kiun UEA fondis en 1994, la Internacia Jaro de Familio, por kunligi esperantistajn familiojn.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz53.htm