
La ĉefa Esperanto-evento, la Universala Kongreso, estas ankaŭ la plej grava eduka aranĝo en Esperanto. Jam antaŭ longe oni konkludis, ke tiurilate la kongresoj estas pli efikaj, se ili havas centran temon.
La kongresan temon difinas la Estraro de UEA. Ĝi elektas kompetentan fakulon kiel reĝisoron, kiu planas ĝian traktadon dum la UK kaj serĉas prelegontojn kaj aliajn kontribuontojn. La traktado de la temo tamen ne limiĝas al la specialaj kongrestemaj programeroj. UEA instigas ankaŭ fakajn asociojn dediĉi parton de siaj kunvenoj al la kongresa temo, ekz. per prelego pri ĝi el la specifa vidpunkto de sia fako. Internacia Kongresa Universitato kaj Esperantologia Konferenco ofte inkluzivas prelegojn pri la temo kaj ĝi povas respeguliĝi ankaŭ en la arta programo de la UK.
Kutime la kongresa temo ligiĝas al la lingva problemo en internaciaj kunlaboro kaj komunikado, al lingvaj rajtoj, al paco kaj internaciismo, aŭ al la tutmonde interesaj aspektoj de la regiono kie okazas la kongreso. Multfoje la temo rilatas al speciala Jaro aŭ Jardeko de UN kaj Unesko, kaj la salutmesaĝoj de altaj funkciuloj de tiuj mondorganizaĵoj ofte prezentas inspiran enkondukon por la kongresaj diskutoj.
La ĉefajn rezultojn de la kongrestema traktado oni resumas en rezolucio, kiun oni publikigas en la ferma solenajho de la UK. Gravaj prelegoj kaj aliaj kontribuaĵoj ofte aperas ankaŭ en la revuo Esperanto kaj aliaj gazetoj. Kelkfoje aperas ankaŭ plena materialo en aparta volumo.
| 1970 | Vieno | Esperanto kiel instrumento de internacia konceptado de la mondo |
| 1971 | Londono | La problemo de lingva komunikado en nuntempa mondo |
| 1972 | Portlando | Monda turismo kaj lingva diverseco |
| 1973 | Beogrado | Lingva egalrajteco en teorio kaj praktiko |
| 1974 | Hamburgo | Naciismo kaj internacia kunlaboro en nuntempa mondo |
| 1975 | Kopenhago | La socia pozicio de la virino |
| 1976 | Ateno | Internacia kunlaboro de ŝtatoj je regiona nivelo |
| 1977 | Rejkjaviko | La rajto je komunikado |
| 1978 | Varno | Internacia lingvo - internacia edukado |
| 1979 | Lucerno | La lingva aspekto de internacia organiziĝo |
| 1980 | Stokholmo | Diskriminacio |
| 1981 | Braziljo | Kulturoj kaj lingvoj: pontoj kaj baroj |
| 1982 | Antverpeno | Generaciaj aspektoj de la Esperanto-movado |
| 1983 | Budapeŝto | Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado |
| 1984 | Vankuvero | Lingvaj minoritatoj -- ĉu nur nacia fenomeno? |
| 1985 | Aŭgsburgo | Antikvo kaj moderno: kion ŝanĝi, kion konservi? |
| 1986 | Pekino | Interkompreniĝo, paco, evoluo |
| 1987 | Varsovio | Esperanto - 100 jaroj de internacia kulturo |
| 1988 | Roterdamo | Scienco kaj tekniko por internacia kompreniĝo |
| 1989 | Brajtono | Lingvo kaj egaleco en internacia komunikado |
| 1990 | Havano | Esperanto, evoluo kaj kultura diverseco |
| 1991 | Bergeno | Nordio - ĉu modelo? |
| 1992 | Vieno | Kiam falas muroj de miljaroj: komuna eŭropa domo |
| 1993 | Valencio | Klerigo por la 21-a jarcento |
| 1994 | Seulo | Azio en la mondo |
| 1995 | Tampereo | "Ni la popoloj" -- unu mondo aŭ disaj eroj? |
| 1996 | Prago | Kulturo: valoro aŭ varo? |
| 1997 | Adelajdo | Toleremo kaj justeco en multkultura socio |
| 1998 | Montpeliero | Mediteraneo - ponto inter kulturoj |
| 1999 | Berlino | Tutmondiĝo: ŝancoj por paco? |
| 2000 | Tel-Avivo | Lingvo kaj kulturo de paco |
En la libroservo de UEA haveblas la kongrestemaj aktoj de la UK-oj
Tiu de 1975 haveblas resume en la anglalingva ĝenerala raporto pri
la UK - "The 60th Universal Congress of Esperanto" € 2,15.