
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, faris laborviziton al la Pariza sidejo de Unesko la 11-an kaj 12-an de novembro. La vizito okazis en la kulmina momento de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, kiam estis elektita la nova ĝenerala direktoro de tiu UN-organizaĵo. Buller kaj la konstanta Unesko-reprezentanto de UEA, Vincent Charlot, ĉeestis la elekton de la japana diplomato Koichiro Matsuura al tiu posteno por la 6-jara periodo 1999-2005.
La plej grava temo dum la diskutoj en Parizo estis la kontribuo de la Esperanto-komunumo al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco en 2000. Lige kun tiu Jaro estis lanĉita Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto. Ĝin iniciatis grupo de laŭreatoj de la Nobel-pacpremio, i.a. Miĥail Gorbaĉev, Nelson Mandela, Shimon Peres kaj Jose Ramos Horta.
La delegacio de UEA prezentis la planon de UEA pri kolektado de subskriboj por Manifesto 2000 al Enzo Fazzino, respondeculo en Unesko pri tiu dokumento. S-ro Fazzino tuj aliris sian komputilon por serĉi la TTT-paĝojn de UEA, kie jam nun eblas subskribi la Manifeston. UEA baldaŭ eldonos ĝin ankaŭ kiel faldfolion, por ke ankaŭ tiuj sen retaliro povu ĝin subskribi. La granda celo de Unesko estas kolekti 100 milionojn da subskriboj, kiujn oni transdonos al la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2000. Por akceli la kolektadon de subskriboj, Unesko planas eldoni diplomon por "Heroldoj de Manifesto 2000", t.e. aktivaj kolektantoj. Vidinte la aktivecon de UEA, s-ro Fazzino promesis presi la diplomon ankaŭ en Esperanto.
La agado de UEA por la kulturo de paco estis diskutata ankaŭ en la
kunsido kun s-ino Monique Fouilhoux, prezidanto de la Kontaktkomitato de
NRO-j. Ŝi dankis al UEA pro ĝia subskribo de Kontrakto pri Partnereco
por la Kulturo de Paco. La ĉefa evento, per kiu UEA kontribuos al la
Internacia Jaro por la Kulturo de Paco (IJKP), estos la 85-a Universala
Kongreso en Tel-Avivo, kies temo estos "Lingvo kaj la kulturo de paco".
Dank' al la Kontrakto pri Partnereco UEA ricevis la rajton titoli la 85-an
UK Flagŝipa Evento de IJKP. Estis interkonsentite, ke s-ro Patrick
Duong, respondeculo pri IJKP ĉe la Kontaktkomitato de NRO-j, partoprenos
kaj prelegos en la Tel-Aviva UK.