Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 66c

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 66c (2000-01-20)

685 Aliĝis al Tel-Avivo

La 20-an de januaro, kiam plejmulto de la aliĝoj ĝis la fino de la unua aliĝperiodo estis jam registrita, la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo nombris 685 aliĝintojn el 47 landoj. Sekve la ritmo de aliĝoj kompareblas kun tiu de la Adelajda UK en 1997, kies fina nombro estis 1224.

La pinton de la statistiko konsistigas Germanio (76), Japanio (71), Pollando (55), Israelo (54), Francio (49), Nederlando (45), Italio (27), Usono (25) kaj Brazilo (20).

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz66c.htm