Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 66d

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 66d (2000-01-20)

Esperantaj sinonimoj denove haveblas

Esperantaj sinonimoj. Jaan Ojalo. Rotterdam: UEA, 1999 (3-a korektita eld.). 96p. ISBN 92 9017 67 0. 19cm. Prezo: EUR 7,20. (Triona rabato ekde 3 ekz.)

Ofte oni sentas la bezonon vigligi kaj variigi sian stilon per uzo de sinonimoj aŭ de preskaŭsinonimoj. Por helpi en tio, Jaan Ojalo kompilis la vortaron Esperantaj sinonimoj., kies unua eldono aperis en Estonio en 1985 kaj la dua ĉe UEA en 1993. La populara libro eliris ĵus en tria, korektita eldono.

Esperantaj sinonimoj estas bazita sur Plena Ilustrita Vortaro kaj enhavas 1925 kapvortojn. La serĉadon de vortoj simpligas krome 5500-vorta indekso. Temas pri taŭga fonto por ĉiu, kiu volas pliriĉigi sian vortostokon.

Jaan Ojalo (1914) estas elstara aktivulo de la estona Esperanto-movado kaj Honora Membro de UEA. Li estas aŭtoro de multaj lerniloj kaj de granda estona-Esperanta vortaro aperinta en 1999.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz66d.htm