Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 70

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 70 (2000-02-24)

Esperantistoj en amasmovado por Kampanjo 2000

La Ĝenerala Asembleo de UN proklamis la jaron 200 Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Okaze de la 50-a datreveno de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1998 grupo da Nobel-pacpremiitoj, i.a. Miĥail Gorbaĉov, Nelson Mandela kaj Ŝimon Peres, projektis tekston de MANIFESTO 2000 POR KULTURO DE PACO KAJ SENPERFORTO, kies ses bazaj principoj estas:

Unesko lanĉis amasmovadon por diskonigi MANIFESTON 2000 kaj por kolekti apogajn subskribojn por ĝi. Ĉiu subskribo estos persona sindevontigo realigi la celojn de MANIFESTO 2000 "en mia ĉiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia regiono". La subskriboj estos transdonitaj al la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2000 kiel esprimo de la monda civila socio por paco kaj senperforto. La celo de Unesko estas kolekti 100 milionojn da subskriboj.

UEA, kies ĉi-jara kongreso en Tel-Avivo estas agnoskita de Unesko kiel Flagŝipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, alvokas al ĉiuj esperantistoj, ke ili konatiĝu kun MANIFESTO 2000 kaj subskribu ĝin, kaj ke ili diskonigu ĝin kaj kolektu por ĝi subskribojn kiel eble plej vaste en sia propra vivmedio, inter esperantistoj kaj ĉiuj aliaj.

Oni povas subskribi pere de Interreto aŭ per la Esperanta faldfolio eldonita de UEA kunlabore kun Unesko. La faldfolio enhavas la tekston de MANIFESTO 2000 kaj kuponon por la subskribo. Ĝi estos dissendita kun n-ro 3/2000 de la revuo "Esperanto", sed Esperantaj asocioj, kluboj, gazetoj, organizantoj de eventoj, kaj unuopuloj povas peti ekstrajn ekzemplerojn de la Centra Oficejo, indikante la kvanton.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz70.htm