Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 71

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 71 (2000-03-02)

TEJO trejnos en Varna!

Inter la 1-a kaj 8-a de septembro 2000 okazos TEJO-trejnseminario en Varna, Bulgario, pri la temo: "Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco", aparte aktuala sur Balkanoj.

La seminarion subtenas Eŭropa Junulara Fondaĵo (EJF) ĉe Konsilio de Eŭropo. Ĝi celas junajn aktivulojn el Eŭropo, precipe el balkanaj landoj, interesiĝantaj pri internacia kunlaboro kaj komunaj regionaj projektoj. EJF ankaŭ ebligas partoprenon de kelkaj ekstereŭropanoj. TEJO intencas tial speciale inviti esperantistojn el iuj aziaj landoj proksimaj al Bulgario.

Kadre de la seminario okazos trejnadoj en diversaj formoj: prelegoj, vizitoj, laborgrupoj kaj diskutrondoj. Samtempe 10-15 komencantoj partoprenos Esperanto-kurson. Ili ankaŭ partoprenos en la ĝenerala tema programo de la seminario. Kiel ekspertoj kaj prelegantoj rolos ĉefaj TEJO-funkciuloj kaj speciale invititaj fakuloj pri la balkana temo. Detala informletero aperos komence de majo, kaj dissendiĝos kune kun la tria numero de "Kontakto", kiun ricevos ĉiuj membroj de TEJO.

Pliaj informoj:

Lokaj organizantoj:
Sabira Sta'hlberg kaj Aleksandar Ŝivarov
p.k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario
tel. +359-52-246 941
fakso: +359-52-246 326
kontakto@esperanto.org
a_shivarov@mailroom.com

Vicprezidanto de TEJO (seminarioj):
Grigori L. Arosjev
RU-117071, Moskva, ab/ja 31, Rusio
tel. +7-095-476 1472
arosjev@mail.ru

Oficejo de TEJO:
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel. +31-10-436 1044
fakso: +31-10-436 1751
tejo-oficejo@esperanto.org

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz71.htm